Endre Szervánszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1911 en Budatétény |
Morto | 25-an de junio 1977 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 35-2-57 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1922–1927) ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Péter Szervánszky kaj Jenő Szervánszky ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto universitata instruisto muzikinstruisto ![]() |
Endre SZERVÁNSZKY [servAnski], hungare Szervánszky Endre estas hungara komponisto instruisto kaj profesoro. Liaj fratoj estis Jenő Szervánszky kaj Péter Szervánszky.
Endre Szervánszky naskiĝis la 27-an de decembro 1911 en Kistétény (nuntempa parto de Budapeŝto). Li mortis la 25-an de junio 1977 en Budapeŝto.
Endre Szervánszky studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1922-1927, kie li lernis klarnetadon, baldaŭe li lernis ankaŭ komponadon. En la 1930-aj jaroj li aliĝis al malpermesita komunista partio, dume li instruis en mezlernejo. Dum la faŝismo li savis judojn, tial li estis Justuloj inter la popoloj. Post 1947 li instruis en Muzikakademio, dume li komponadis. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1955, sed ankaŭ aliajn premiojn.