Endrőc, kroate Androc aŭ Andrec, germane Endritz estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár.
Endrőc situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Sellye troviĝas 11, Szigetvár 17, Szentlőrinc 26, Barcs 29 km-ojn.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1479 laŭ tiama hungara ortografio "Edderewe", supozante apartenanta al fortikaĵo de Barcs. La loĝantaro dum la turkoj senhomiĝis. Denova mencio okazis nur en 1846. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Endrőc migra poŝto servas.