La entreprenisto estas tiu persono kiu, de individua formo aŭ are, fiksas la objektivojn kaj prenas la decidojn strategiajn kiuj alproksimigas al la celoj la rimedojn, la administradon kaj la kontrolon de la entreprenoj kaj ŝi aŭ li supozeble havas respondecon tiel komercan kiel leĝan fronte al la ekstero.
La termino entreprenisto ĝenerale aplikiĝas tiel al la altaj tavoloj de direktado -la nomitaj plenumaj direktoroj - vidu, ekzemple Bill Gates kaj Steve Jobs - kiel al la membroj de la konsilo de administrado aŭ estraro de direktoroj -vidu, ekzemple Sergio Marchionne kaj Ramón Aboitiz- aŭ al iuj akciuloj (ĝenerale "majoritataj akciuloj" aŭ tiuj kiuj posedas multnombrajn investojn, vidu ekzemple: Warren Buffett kaj Ricardo Certe) kaj, pli ĝenerale, al la proprietuloj de entreprenoj de ajna grandeco.
Oni povas sugesti ke en la rolo de la entreprenisto troviĝas tri malsamaj funkcioj: tiu de proprietulo, kapitalista aŭ financisto; tiu de direktoro aŭ administristo kaj tiu de entreprenisto aŭ pioniro, kiu prenas riskojn kaj decidojn.
Entreprenista enspezo aŭ entreprenista salajro estas enspezo kiun ĝuas entreprenisto pro sia gvido de la entrepreno.[1][2]
La rolulo de la entreprenisto estas ripetiĝanta motivo en usona literaturo. Foje la entreprenisto estas priskribita kiel senkora, ekspluata kaj kruela karaktero, kiel en la verkoj de Upton Sinclair, kaj foje li estos priskribita kiel kortuŝa karaktero, kiel la heroo de la verko Babbit de Sinclair Lewis. La mondo de entreprenado kaj komerco foje estas priskribita kiel severa mondo, en kiu tiuj, kiuj ne estas flekseblaj kaj sufiĉe ambiciaj, estas puŝitaj al la randoj kaj perditaj de la usona revo. Tiel la rolulo de Willy Loman en la teatraĵo Morto de agento, de Arthur Miller, provas ensorbigi en siaj filoj la deziron "fari ĝin en du semajnoj", kaj tiel la grupo de teragentoj teatraĵo Glengarry Glen Ross de David Mamet.
Ĉi tiu rolo ankaŭ infiltris la suspensliteraturon. Joseph Finder estas populara verkisto komence de la 21-a jarcento, kies verkoj La CEO kaj Paranojo priskribas komercan realaĵon, kiu foriĝis de kontrolo, kaj en kiu la herooj, entreprenistoj, provu trovi sian lokon.
Pli naiva aludo al la entreprenisto aperas en la fama verko de Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo, unu el kies herooj estas la entreprenisto, kiu ĉiam estas okupata nombri la stelojn kiujn li opinias apartenas al li. Li volas uzi ilin por aĉeti pli da steloj.