Enzersdorf an der Fischa | |||||||||
| |||||||||
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||||||||
Federacia lando | Malsupra Aŭstrio | ||||||||
Distrikto | Bruck an der Leitha | ||||||||
Urborajtoj | |||||||||
Koordinatoj | 48°04′46″N 16°36′24″O / 48.07944°N, 16.60667°O (mapo) | ||||||||
Alto super la marnivelo | 160 m | ||||||||
Areo | 31,42 km² | ||||||||
Loĝantaro | 3 163 (stato 2018) | ||||||||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||||||||
Poŝtkodo | 2431 | ||||||||
Telefona antaŭkodo | 02230 | ||||||||
Oficiala kodo | 3 07 06 | ||||||||
Urbestro | Markus Plöchl | ||||||||
Partio de komunumestro | ÖVP | ||||||||
Adreso de la administrejo | Margarethner Straße 19, 2431 Enzersdorf an der Fischa | ||||||||
Komunuma retejo | www.enzersdorf-fischa.gv.at | ||||||||
Enzersdorf an der Fischa estas komunumo en Malsupra Aŭstrio, en distrikto Bruck an der Leitha. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 163 loĝantoj.
Enzersdorf konsistas el tri katastraj komunumoj:
En la romia epoko la areo de Enzersdorf apartenis al provinco Panonio. La nunan nomon oni atribuas al legenda grafo nomata Enci; kredeble la nomo originale estis Heinrich (Henriko) kaj iom post iom iĝis Heinz, Heinzi kaj Enci.
Enzersdorf situas oriente de Vieno. Trapasas ĝin sud-al-norde la rivereto Fischa kaj la vojo B 60 (Leithastrasse); vojo B 10 (Budapester Strasse) okcident-oriente pasas inter la partoj Enzersdorf kaj Margarethen. Nur ĉ. unu kilometron okcidente de Enzersdorf situas Flughaveno Vieno, kies enirejo tamen foras je ĉ. 10 km.
En Enzersdorf ekzistas blovmuzika orkestro nomata Fischataler Musikverein (Fischatal = "valo de Fischa").
De 1997 ĝis 2005 Enzersdorf estis sidejo de la konata amatora teatra grupo Fischamender Spielleut, kiu tiam transloĝiĝis al Fischamend.
|