Episkopujo de Urgell | |
---|---|
Dioecesis Urgellensis latine | |
latina | |
Sufragana de | Ĉefepiskopujo de Taragono |
Eklezia provinco | |
Episkopo | Joan Enric Vives Sicília |
Sacerdotoj | 122 inter kiuj 113 sekularaj kaj 9 regulaj |
Religiuloj | 42 viroj, 130 virinoj |
Diakonoj | 1 ĉiamaj |
Loĝantoj | 202799 |
Baptitaj | 199527 (96% el ĉiuj) |
Areo | 7630 km² en Hispanio kaj Andoro |
Paroĥoj | 363 |
Fondita | 4-a jarcento |
Rito | roma |
Katedralo | Santa Maria de la Seu d’Urgell |
Adreso | Pati Palau 1–5 25700 La Seu d’Urgell (Lleida) Hispanio |
Retejo | www.bisbaturgell.org |
Datoj el Pontifika Jarlibro 2008 rilataj je la 2007 * * | |
Katolika eklezio en Hispanio kaj Andoro | |
La episkopujo de Urgell [urĵelj], (katalune Bisbat d’Urgell, latine Dioecesis Urgellensis) estas romkatolika episkopujo en Hispanio (Katalunio) kaj Andoro, kun episkopa sidejo en la urbo La Seu d’Urgell.
Ĝi estas speciala pro tio ke ĝia episkopo estas, pro-ofice, kune kun la prezidanto de Francio, unu el la du kun-princoj, do kun-ŝtatestroj de Andoro. La tuta princlando Andoro estas parto de la episkopujo.
La apuda mapo montras la episkopujon de Urgell kun ties naŭ subdividoj/dekanujoj en la eklezia provinco de Taragono. Unu el tiuj estas la princlando Andoro (supre, brune).
Nuna episkopo estas Joan Enric Vives Sicília.