Ereĥteiono | |||
---|---|---|---|
Ἐρέχθειον | |||
helena templo ruino arkeologia loko templo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | helena arkitekturo • Ionika ordo vd | ||
Arkitekto | Mnesikles • Fidio vd | ||
Estiĝo | 5-a jarcento a.K.E. | ||
Adreso | |||
Lando | Grekio | ||
Situo | Municipo Ateno | ||
Situo | |||
Geografia situo | 37° 58′ 19″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo)37.97208333333323.726527777778Koordinatoj: 37° 58′ 19″ N, 23° 43′ 36″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Parto de | Akropolo de Ateno vd | ||
La Ereĥteiono, Erekteo aŭ Erektejo[1] (greke Ἐρέχθειον) estas antikva greka templo ĉe la norda flanko de Akropolo de Ateno en Grekio kiu estis dediĉita kaj al Ateno kaj al Pozidono. La templo kiel estas nuntempe vidata estis konstruita inter la jaroj 421 kaj 406 a.K. Ties arkitekto estis eble Mnesikles, kaj ĝia nomo derivas el adorejo dediĉita al la legenda greka heroo Eriktonio el Ateno. La skulptisto kaj konstruisto de la strukturo estis Fidiaso, kiu estis dungita de Periklo por konstrui kaj la Erekteon kaj la Partenonon. Kelkaj sugestis, ke ĝi estis eble konstruita por honoro de la legenda reĝo Erekteŭso, kiu ŝajne estis entombigita najbare. Erekteŭso estis menciita en la verko de Homero nome Iliado kiel granda reĝo kaj reganto de Ateno dum la arkaika periodo, kaj Erekteŭso kaj la heroo Eriktonio estis ofte sinkretigitaj.
Unue el plej fame rekonataj konstruelementoj de la Ereĥteiono estas la Portiko de la Kariatidoj, kiuj estas skulptaĵoj de virinoj vestantaj tunikojn, kiuj funkcias kiel kolonoj. Ili estas uzataj kiel elementoj de la ionika ordo.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Ereĥteionon:
37° 58′ 20″ Nordo 23° 43′ 35″ Oriento / 37.972096 °N, 23.726456 °O (mapo)