Erich Karkoschka | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Erich Karkoschka |
Dato de naskiĝo | 6-a de novembro 1955 |
Naskiĝloko | Stutgarto |
Aĝo | 68 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj matematikisto |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Patro | Erhard Karkoschka [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Erich Karkoschka (naskiĝis la 6-an de novembro 1955 en Stutgarto) estas usona astronomo kaj matematikisto Li estas filo de la germana komponisto Erhard Karkoschka.
Li estas esploristo pri planedologio en la Lunar and Planetary Laboratory de la Universitato de Arizono en Tucson. Li malkovris la sateliton de Urano S/1986 U 10, pli malfrue nomita Perdito) sur fotoj per la kosmosondilo Voyager 2[1]
Li faris filmojn inter kiuj de la surteriĝo sur Titanon, de la sezonaj ŝanĝoj sur Urano[2] kaj de triobla eklipso sur Jupitero.[3]
Lia verko: The Observer's Sky Atlas[4] estas referenca libro por tiuj, kiuj interesiĝas pri ĉielobservo.
En lia honoro, la asteroido 30786 Karkoschka ricevis lian nomon.[5]