Erich von Däniken | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Erich von Däniken | |||||
Naskonomo | Erich Anton Paul von Däniken | ||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1935 (89-jaraĝa) en Zofingo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Beatenberg • Ŝafhaŭzo vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando ![]() | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Mikaelo ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Cornelia von Däniken (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto mitologo fotisto sciencfikcia verkisto nifologo verkisto de nefikcio ![]() | ||||
Laborkampo | Pseŭdoarkeologio kaj hipotezo de antikvaj kosmonaŭtoj ![]() | ||||
Aktiva dum | 1963– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Chariots of the Gods? vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erich Anton Paul VON DÄNIKEN (naskiĝis en Zofingen en Svislando la 14-an de aprilo 1935) estas aŭtoro pri pra-astronaŭtiko.
Li estas renoma pro siaj libroj kaj filmoj. Li asertas, ke antaŭ longe eksterteruloj vizitis la teron. Liaj libroj aperis tradukitaj en 32 lingvoj kaj atingis tutan eldonkvanton de 62 milionoj. Per tio li estas unu de la plej sukcesaj aŭtoroj en la kampo de nefikcia literaturo.
Riproĉoj estis faritaj kontraŭ liaj tezoj. Sciencistoj malaprobis ilin. Ankaŭ oni riproĉis, ke li faris plagiatojn, i.a. faris kopiojn el aliaj aŭtoroj, ekzemple de Gadow[1] kaj de Robert Charroux.[2] Ankaŭ riproĉoj estas, ke li bazas siajn tezojn sur falsaj interpretadoj de sciencaj fontoj kaj falsitaj bildoj.
En 1991 li ricevis la satiran Ig-Nobel-premion.
En svisa gazeto www.blickamabend.ch de 14-a decembro 2010 Erich von Dänikon atentigis al objekto "HD 271791". La stelo HD 271791 vojaĝas kun rapideco de ĉirkaŭ 2 milionoj kilometroj/h (hiper-rapideco-stelo). Laŭ Erich von Däniken la sciencistoj ne povas ankoraŭ bone klarigi la rapidecon de la stelo HD 271791, en Henry-Draper-Katalogo numero 271791.