Erika skarabo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Lochmaea suturalis | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La erika skarabo (Lochmaea suturalis), estas skarabo el la genro Lochmaea, hejme en nordokcidenta Eŭropo. Ĝi nutras sin per la erikaco kaluno. Ĝi estas malfacile rekonebla pro la bruneska kamufla koloro, kaj longas ĉ. 6 mm. Ĝi havas la inklinon sin kaŝi, kaj falas sur la grundon kiam ĝenata. Ĝi pli bone videblas kiam ĝi kun multaj samspecianoj estas sur la sama planto.
La plenkreska skarabo restas dum la vintro en dorma stato (diapaŭzo) en musko aŭ fatraso en la subkreskaĵo de la erikaj plantoj, kaj ĝi faras tiel ĝis la printempo alportas altiĝon de la temperaturo, kiu stimulas ĝin por emerĝi, manĝi, kaj reprodukti. Ĝi kapablas flugi dum kelkaj kilometroj post la printempa emerĝo.