Ernesto Laclau | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1935 en Bonaero |
Morto | 13-an de aprilo 2014 (78-jaraĝa) en Sevilo |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Lingvoj | angla • hispana |
Ŝtataneco | Argentino Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Facultad de Filosofía y Letras de la Universidad de Buenos Aires (en) ![]() Universitato de Essex ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Chantal Mouffe ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto sociologo ![]() |
Ernesto Laclau [laˈklaŭ] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1935 en Bonaero, mortis la 13-an de aprilo 2014 en Sevilo) estis argentina politika teoriisto kaj filozofo. Li estis pioniro de postmarksista politika teorio. Li estis profesoro en la Universitato de Essex.
Laclau studis historion en la Universitato de Bonaero ĝis 1969, kiam Eric Hobsbawm helpis lian eniron al Universitato de Oksfordo. En 1977 Laclau doktoriĝis en Essex.
La plej konata verko de Laclau estas Hegemony and Socialist Strategy (1985), kiun li verkis kune kun Chantal Mouffe. Ilia postmarksisma pensado ekkreskis dum iliaj aktivaj jaroj en la sociaj kaj studentaj movadoj de la 1960-aj jaroj. Ili malakceptis la ekonomian determinismon de marksismo, same kiel la doktrino, ke la klasbatalo estas la plej klara kontrasto en socio. En moderna socio ili vidas ne tiom la kontrasto inter kapitalo kaj laboro, sed des pli klaran kontraston inter la altklasularo kaj la malaltklasularo. Ili argumentas por radikala demokratio, en kiu oni povas esprimi diversajn kontrastojn.