Erschwil | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Erschwil | |
La rivereto Lüssel en Erschwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Geografia situo | CH1903: 607887 / 246980 (mapo)47.3736111111117.5430555555556Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 33′ O; CH1903: 607887 / 246980 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 911 |
Areo | 7,48 km² |
Alteco | 447 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4228 |
Komunumkodo | 2615 |
![]() | |
Mapo de Erschwil | |
Erschwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 911 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Erschwil etendiĝas laŭlonge de la rivera Lüssel kaj de la pasejvojo en valdo de la Soloturna Ĵuraso norde de Passwang-Pasejo.
La komunumo Erschwil limas en nordo al Büsserach, en oriento al Meltingen, en sudo al Beinwil, en sudokcidento al Montsevelier (JU), kaj en nordokcidento al Grindel.
Tra Erschwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal. Per poŝtaŭtolinio, kiu trafikas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Erschwil datiĝas el la jaro 1147 kiel Hergiswilre. Dum mezepoko la Monaĥejo Beinwil en Erschwil posedis sub la protekta voktado de la Grafoj de Thierstein en Erschwil bienoj kun interezoprivilegio. En la jaro 1219 la preĝejo Sankta Petro kaj Paŭlo estis enkorpigita al la Monaĥejo Beinwil. En la jaro 1522 post la formorto de la Grafoj de Thierstein Erschwil estis akirita de la urbo Soloturno. En la jaro 1755 la konsilio de Soloturno koncedis al Erschwil merkatorajton, kiu merkato ĝis la fino de la 19-a jarcento regule okazadis. [1]
|