Escopete | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19119 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 25′ N, 3° 0′ U (mapo)40.416388888889-3.0063888888889Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 827 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Escopete [+] | |||
Escopete estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 68 loĝantoj sur areo de 19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,6 loĝantoj/km². Estas du domaroj: nome la kerno Escopete kaj Monteumbría. La loĝantoj nomiĝas escopeteros.
Escopete situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 827 m super marnivelo; je 47 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19,01 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′59″N 3°00′23″Ok.
Ĝi apartenis al la Ordeno de Kalatrava inter la 12-a kaj la 15-a jarcentoj.
La municipo jam estis citita en la enketo Relaciones topográficas de Felipe II, en kiu oni referencas al ties malgranda kastelo kaj al la preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro, romanika, 13-a jarcento), detruita parte dum la Enlanda Milito. Ĝi apartenis al la urbo Pastrana ĝis duono de la 16-a jarcento kiam, kun Sayatón, estis apartigita kaj akirita de la markizo de Mondéjar.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 69, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Escopete, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Escopete kie oni falis al la nunaj 69.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.