Esen Taiŝi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1407 en Mongolio |
Morto | 1-an de januaro 1454 (47-jaraĝa) en Mongolio |
Ŝtataneco | Norda Juano |
Familio | |
Patro | Toghon Taishi (en) |
Infanoj | Qiqikebiji (en) , Öštemür (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Esen Taiŝi aŭ simple Esen (en mongola: Эсэн; ᠡᠰᠡᠨ; en ĉina: 也先)[1] estis pova oirata taiŝi kaj reganto de facto de la Norda dinastio Yuan inter la 12a de Septembro 1453 kaj 1454. Li estis plej bone konata ĉar kaptis la imperiestron Ĝingzong de Ming en 1450 en la Batalo de la Tumu Fortikaĵo kaj por mallonge reunuigis la Mongolajn tribojn. La Kvar Oiratoj atingis la pinton de sian povon sub lia regado.
Esen signifas "bonan sanon" en mongola. Taiŝi estas derivata el la ĉina titolo 太師 (tàiŝī), kun la signifo de Granda Instruisto. Inter mongolaj triboj, tiu titolo estis uzata por povaj nobeloj kiuj ne estis parto de la Ĉinggisida stirpo.
La kampanjo de 1449 estis amasa venko de Norda Yuan, kaj la mongoloj venkegis la fortojn de Ĵu Kiĵen. Eĉ se la trupoj de Ĵu en la regiono estis ĉirkaŭkalkulita en 500 000, Ĵu estis venkegita de la 20 000 kavaliroj de Esen Taiŝi.