Estadilla | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22423 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 822 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 0° 15′ O (mapo)42.05750.24361111111111Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 450 m [+] | ||
Areo | 50,393191 km² ( 503 9.3 191 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Estadilla [estaDIlja] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Somontano de Barbastro, en la valo de la rivero Cinca sude de la montaro Sierra de la Carrodilla kies plej alta pinto estas je ĉirkaŭ 1108 msm.
Ĝi limas kun la municipoj Barbastro, Estada, Graus, Peralta de Calasanz, Azanuy-Alins kaj Fonz. Oni parolas variaĵon de la aragona nome estadillano.
La loĝloko Estadilla mem (450 msm)[1] estas je 62 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-133 kun Estada norde kaj kun Fonz sude.
Nordokcidente: Estada | Norde: Estada | Nordoriente: Graus |
Okcidente: Barbastro | ![]() |
Oriente: Peralta de Calasanz |
Sudokcidente: Fonz | Sude: Fonz | Sudoriente: Azanuy-Alins |
Estis loĝado jam en prahistoriaj tempoj, de kio atestas rokpentraĵoj (Forau del Cocho kaj Cova del Engardaixo). Estis ankaŭ araba loĝado. Iam estis kastelo. En novembro 1090 la reĝoj Sancho Ramírez de Aragono kaj Petro la 1-a de Aragono donis la foruojn de Monzono al tiuj kiuj venis reloĝadi Estadilla. [2] La loko iĝis de reĝlando (ne de senjorlando) el 1090 ĝis 1199, ĉar estis tenantoj. [3] En 1286 la reĝo Alfonso la 3-a de Aragono redonis Estadilla al Felipe de Castro. [4]
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Estadilla kie oni malaltiĝis el 1 752 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 812 loĝantoj (2022).[5]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, fontano, urbodomo, blazondomoj, novklasika palaco en la kastelo, lavujo de la 18-a jarcento, romanika ponto; la rokpentraĵoj (Forau del Cocho kaj Covacho del Engardaixo), ermitejo de Pilatos, konvento de Karmelitanoj (aktuale Domo Melchoré), Sanktejo de Carrodilla, je ses km de la loĝloko, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.