Esteban Navarro Soriano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Esteban Navarro Soriano |
Naskiĝo | 18-an de marto 1965 (59-jaraĝa) en Moratalla |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | romanisto verkisto policisto |
Verkoj | La casa de enfrente |
TTT | |
Retejo | https://estebannavarrosoriano.blogspot.com |
Esteban Navarro Soriano (n. la 18-an de marto 1965 en Moratalla, Murcia regiono) estas hispana verkisto.[1] Li estis hispana policisto de 1994 ĝis 2018.
Amazon rekonis lin kiel unu el la pioniraj aŭtoroj de la elektronika libro, kaj konsideras lin reprezentanto de la "generacio Amazon Kindle".[2][3]
En januaro 2013, lia romano La noche de los peones ("La nokto de la peonoj") estis unu el ses finalistoj por la premio Nadal.[4][5][6] La deka romano publikigita, Una historia de policías,[7] estas tre polemika temo pro plendo prezentita kontraŭ la nacia policejo de Huesca, kie la intrigo estas rivelita, kaj la agentoj de la korupta polico estas implikitaj.[8]