Etfolia bursero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bursera microphylla Gray[1] | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Elaphrium microphyllum (A. Gray) Rose[1] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La etfolia bursero (Bursera microphylla), ankaŭ konata kiel la elefanto-arbo, estas arbo el la genro Bursero. Ĝi vegetas laŭ karakteriza skulptarteca formo, kun trunko kiu similas elefantan rostron.
Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa arbo hejmas en norda Meksiko, en la subŝtatoj de Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio, Sinaloo, Sonoro kaj Zakateko [1]; kaj Sudokcidenta Usono, en Suda Kalifornio kaj Arizono); precipe en dezertaj ekoregionoj. Ĝi estas unu el la superregantaj arbospecioj en la laguna-montaraj sekaj arbaroj.
La etfolia bursero atingas altecon de 3,6–4,7 m[2] kaj sia arboŝelo estas hele griza ĝis blanka, kun pli junaj branĉoj prezentante ruĝecan koloron. La maldensa foliaro ampleksas longajn, rektajn, platajn, guŝecajn foliojn kiuj konsistas el pare pinataj folietoj. Ĝi floras en rondigitajn flavajn burĝonojn kiuj malfermiĝas al malgrandajn steloformajn blankajn aŭ kremkoloraj florojn. La frukto estas drupo entenante flavan kerneton[3].
La Cahuilla-indianoj de Kolorado-Dezerto en Kalifornio, laŭ la legendo, uzis la ruĝan sevon de la elefanto-arbo kiel ĝeneralan kuracilon.