Etilamonia nitrato | ||
Kemia strukturo de la Etilamonia nitrato | ||
3D Kemia strukturo de la Etilamonia nitrato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Nitrato de etil-amonio | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 22113-86-6 | |
ChemSpider kodo | 4937507 | |
PubChem-kodo | 6432248 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Senkolora likvaĵo | |
Molmaso | 108.0965 g mol−1 | |
Denseco | 1261 g/cm3 | |
Fandopunkto | 12 °C (54 ℉; 285 K) | |
Bolpunkto | 240 °C (464 ℉; 513 K) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36 R37 R38 | |
Sekureco | S24 S25 S37 S39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P338, P351 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Etilamonia nitrato, EAN, nitrato de etilamonio aŭ (C2H5).NH3.NO3 estas organika amonia salo el nitrata acido, senodora kaj senkolora aŭ iomete flava likvaĵo. Ĉi-kombinaĵo estis unue priskribita en 1914 de Paul Walden (1863-1957) kaj oni kredas ke ĝi estas unu el la unual jonlikvaĵoj sub meditemperaturo.
La etilamonia jono havas tre facile apartigeblajn protonojn kvaredre aranĝitaj ĉirkaŭ la centra nitrogenatomo, kvankvam la NO konfiguracio estas ebena. Malgraŭ la strukturaj diferencoj, EAN dividas multajn proprecojn kun la akvo, samkiel micelaj formiĝoj, hidrokarbonidaj agregaĵoj, negativa entalpio kaj entropio pri gasdissolvado, ktp. Tiel kiel la akvo, EAN povas estigi tridimensiajn ĉenojn da hidrogenaj ligoj.
Nitrato de etilamonio uzatas kiel elektrike konduktiva solvaĵo en elektrokemio kaj kiel proteino-kristaliga agento. Ĝi havas pozitivan efikon sur la rekonstruado de la lizozima denaturiĝo, kies rendimento atingas 90%. La rekonstruagado okazas jene: La etila grupo de la EAN interagas kun la hidrofoba parto de la proteino kaj do ĝi protektas ĝin el intermolekula asociiĝo, dum la elektrike ŝargita parto de la molekulo stabiligas la elektrostatikajn interagojn.
|