La Etiopa klorocebo (Chlorocebus aethiops) estas cerkopitekedo kun longaj blankaj hartufoj ambaŭflanke de la vizaĝo. Kelkaj fakuloj konsideras tiun kaj ĉiujn membrojn de la genro Chlorocebus kiel ununura specio, Cercopithecus aethiops.[1] Tiele difinita, tiu simio estus limigita al Etiopio, Sudano, Ĝibutio kaj Eritreo.[2] En la suda parto de sia teritorio ĝi kontaktas kun la tre proksime rilataj ruĝpuga klorocebo (C. pygerythrus) kaj balmonta klorocebo (C. djamdjamensis).[3] Hibridiĝo inter ili eblas, kaj povas prezenti minacon al la vundebla balmonta klorocebo.[3] Malkiel tiu specio, la Etiopa klorocebo estas komuna kaj taksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[4]