Etnografia Muzeo en Ĝenevo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
etnografia muzeo memora institucio ![]() | |||||
Lando | Svislando vd | ||||
Situo | Ĝenevo | ||||
Adreso | Boulevard Carl-Vogt 65, 1205 Genève | ||||
Poŝtkodo | 1205 | ||||
Estiĝo | 25-a de septembro 1901 | ||||
Malfermo | 25-a de septembro 1901 | ||||
Direktoro | Carine Ayélé Durand • Boris Wastiau | ||||
Koordinatoj | CH1903: 499550 / 117095 (mapo)46.1977972222226.1373138888889Koordinatoj: 46° 11′ 52″ N, 6° 8′ 14″ O; CH1903: 499550 / 117095 (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | list of cultural properties in Geneva vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.meg.ch/ | ||||
La Etnografia Muzeo en Ĝenevo (france Musée d'ethnographie de Genève, akronime MEG) estas muzeo en Ĝenevo, Svislando; establita en 1901 pro iniciato de profesoro Eugène Pittard, la unua profesoro pri etnografio en Ĝenevo [2]. La muzeo estas unu el la plej gravaj en sia fako en Svislando. Granda parto de la kolektoj de la muzeo estas havebla per la interreto.
La muzeo situas en la urbocentro; tri konstruaĵoj, la malnova muzeokonstruaĵo, la nova MEG kaj bazlernejo, situas ĉirkaŭ kvadrata korto kun arboj kaj floroj [3][4].
En 2014, la muzeo malfermis sian novan konstruaĵon. Ĝi estas pagodforma konstruaĵo, dezajnita fare de Graber Pulver Architekten AG. La ekspozicioj kaj aŭditorio estas sur la kela etaĝo, la kafejo, muzeobutiko kaj akceptejo estas sur la unua etaĝo, kiu turniĝas al la ĝardeno. En la supra etaĝo oni trovos la bibliotekon, kiu estas nomita laŭ la malavara donacanto, Marie Madeleine Lancoux. En la biblioteko, vizitantoj povas aŭskulti muzikon el la tuta mondo. La malnova konstruaĵo de la muzeo ankaŭ estis renovigita, kaj hodiaŭ enhavas regionon por etna muziko.
La muzeo estas sur la Svisa Varlisto de Kultura Propraĵo de Nacia kaj Regiona Signifo.[5]
En 2017, la muzeo ricevis la premion kiel Muzeo de la Jaro en Eŭropo.