Eugénio de Andrade | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
José Fontinhas | |||||
Naskonomo | José Fontinhas Póvoa de Atalaia | ||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1923 en Fundão | ||||
Morto | 13-an de junio 2005 (82-jaraĝa) en Porto | ||||
Lingvoj | hispana • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Eugénio de Andrade vd | ||||
Okupo | poeto verkisto tradukisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eugénio Andrade, pseŭdonimo de José Fontinhas (Póvoa de Atalaia, Beira Baixa, 19a de januaro 1923 - Porto, 13a de junio 2005) estis portugala poeto, prozisto kaj tradukisto.
Samtempulo de la novrealisma kaj superrealisma movadoj, li apenaŭ montras influojn de ajna literatura movado, proponante esencan poezion, kies muzikeco trafas antaŭaĵojn nur en mezepoka liriko galeg-portugala kaj en la poeto Camilo Pessanha, kiun li adoptas kiel majstro. Li tamen montras influojn de alitempaj verkistoj kiel Bécquer, San Juan de la Cruz, Pessoa, Rimbaud aŭ Walt Whitman, kaj li tradukis al la portugala poeziaĵojn de Federico García Lorca, de Antonio Machado kaj de Juan Ramón Jiménez. Preferata verkisto estis la Nobel-premio, José Saramago, kun kiu li kunhavis politikan aktivismon engaĝigan kun la maldekstro kaj kontraŭ ajna formo de subpremado.