La Eŭropa Demokrata Grupo - angle European Democrat Group (EDG), france Groupe démocrate européen (GDE), germane Fraktion der Europäischen Demokraten - estas konservativa grupo de deputitoj en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi origine fondiĝis je la nomo "Grupo de Sendependaj Reprezentantoj" (aŭ angle Group of Independent Representatives) en 1970 fare de britaj kaj skandinaviaj membroj de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE), kaj tiam havis inter 35 kaj 40 membroj el Britio, Irlando, Norvegio, Danio, Turkio, Svedio kaj Svislando.
Kvankam ĝi estis nur la tria frakcio fondita en la PAKE (post la Socialista Grupo kaj la Kristandemokrata Grupo), ĝi estis la unua kiu havis oficialan sekretariejon, kiu estis establita en 1977. La 6-an de julio 1978, ekestis propono renomi la grupon, kio gvidis al la nuna nomo en septembro 1980.
Laŭ la stato de la 24-a de septembro 2011, la DEG havas la sekvajn membropartiojn:[1]
Ŝtato | Partio | Deputitoj | Aliaj membrecoj | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa partio | EU-parlamenta frakcio | Internacia partio | |||||
Armenio | Respublika Partio de Armenio Հայաստանի Հանրապետական Կուսակցություն (parto) ¹ | 1 | neniu | - | neniu | ||
Azerbajĝano | Nova Azerbajĝana Partio (Yeni Azərbaycan Partiyası, YAP) | 4 | neniu | - | neniu | ||
Bosnio kaj Hercegovino | Serbia Demokratia Partio (Српска демократска Странка, Srpska Demokratska Stranka) | 1 | neniu | - | neniu | ||
Ĉeĥio | Civitana Demokratia Partio (Občanská demokratická strana) | 5 | AEKR | EKR | IDU | ||
Ĉeĥio | Publikaj aferoj Věci veřejné (parto) ² | 1 | neniu | - | neniu | ||
Danio | Dana Popola Partio (Dansk Folkeparti) | 2 | neniu | ELD | neniu | ||
Kartvelio | Eŭropaj Demokratoj (ევროპელი დემოკრატები) | 1 | neniu | - | neniu | ||
Grekio | Popola Ortodoksa Movado (Λαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός) | 1 | neniu | ELD | neniu | ||
Italio | Norda Ligo (Lega Nord) | 4 | neniu | ELD | neniu | ||
Italio | La Popolo de la Libereco Il Popolo della Libertà (parto) ³ | 4 | EPP | EPPED | neniu | ||
Litovio | Ordo kaj justeco (Tvarka ir teisingumas) | 1 | neniu | ELD | neniu | ||
Norvegio | Progresa Partio (Fremskrittspartiet, Framstegspartiet) | 2 | neniu | - | neniu | ||
Pollando | Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość) | 8 | AEKR | EKR | neniu | ||
Pollando | Pollando estas unualoka (Polska jest Najważniejsza) | 1 | AEKR | EKR | neniu | ||
Portugalio | Centro Demokratia kaj Socia - Partio Popola (Centro Democrático e Social - Partido Popular) | 1 | EPP | EPPED | IDU | ||
Rusio | Unueca Rusio (Единая Россия) | 24 | neniu | - | CDI | ||
Rusio | Liberaldemokratia Partio de Rusio Либерально-Демократическая Партия России (parto) ⁴ | 3 | neniu | - | neniu | ||
Slovakio | Slovaka Nacia Partio (Slovenská národná strana) | 2 | neniu | ELD | neniu | ||
Slovenio | Slovena Nacia Partio (Slovenska Nacionalna Stranka) | 1 | neniu | - | neniu | ||
Turkio | Justeca kaj Evolua Partio Adalet ve Kalkınma Partisi (parto) ⁵ | 8 | EPP | - | neniu | ||
Turkio | Nacimovada Partio (Milliyetçi Hareket Partisi) | 4 | neniu | - | neniu | ||
Ukrainio | Partio de Regionoj Партія регіонів (parto) ⁶ | 2 | neniu | - | neniu | ||
Britio | Konservisma Partio (Conservative Party) | 17 | AEKR | EKR | IDU | ||
Britio | Demokratia Unia Partio (de Nord-Irlando, Democratic Unionist Party) | 1 | neniu | senpartia | neniu | ||
¹ Unu el tri deputitoj de la Respublika Partio de Armenio membras en la EDG. La aliaj du membras en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo. ² Unu el la du deputitoj de Publikaj Aferoj membras en la EDG. La alia membras en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo. ³ Kvar el la 14 deputitoj de la La Popolo de la Libereco membras en la EDG. La aliaj 10 membras en la frakcio Eŭropa Popola Partio. ⁴ Tri el la kvar deputitoj de la Liberaldemokratia Partio de Rusio mem bras en la EDG. La plia deputito membras en la Socialista Grupo. ⁵ Ok el la 15 deputitoj de la Justeca kaj Evolua Partio de Turkio membras en la EDG. La aliaj sep membras en la frakcio Eŭropa Popola Partio. ⁶ Du el la ok deputitoj de la Partio de Regionoj membras en la EDG. Kvar membras en la Socialista Grupo kaj du en la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo. |
Senpartiaj membroj: Andreij Molĉanov (Андрей Молчанов) kaj Aleksandr Poĉinok (Александр Починок) el Rusio, kaj Ganira Paŝajeva (Qənirə Paşayeva) el Azerbajĝano.