Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Netoleremo | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1993 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Komisiono kontraŭ Rasismo kaj Maltoleremo (ECRI) estas sendependa kontrolanta organo de homaj rajtoj establita en 1993 fare de la Konsilio de Eŭropo. ECRI agadas specife kontraŭ rasismo kaj maltoleremo [1].
La komisiono konsistas el sendependaj membroj nomumitaj pro sia kompetenteco en la lokoj de rasismo, ksenofobio, antisemitismo kaj maltoleremo. La ECRI ne rigardas rasismon je eŭropa nivelo sed laŭ EU- lando. ECRI publikigas raporton pri tio proksimume ĉiujn kvin jarojn [2].
Por la raportoj, ECRI faras literaturesploradon, vizitas la landon kaj parolas kun naciaj aŭtoritatoj. ECRI ne uzas naciajn enketojn, nek parolas al civitanoj [3]. Aŭtoritatoj de la koncerna lando (kutime registaraj oficistoj) povas proponi ŝanĝojn, sed tio validas nur por faktaj eraroj. Naciaj aŭtoritatoj ankaŭ povas aldoni sian opinion kaj/aŭ komentojn pri la raporto al la raporto de ECRI [4].