Eŭroregiono Okcidenta Bugo | |
---|---|
Eŭropa regiono | |
Eŭropaj regionoj [+] | |
Landoj | Pollando, Ukrainio, Belorusio |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Eŭroregiono Okcidenta Bugo estas eŭropa regiono kreita la 29-an de septembro 1995, kiu ampleksas apudlimajn terenojn de Pollando (tiutempaj vojevodioj: Lublina Provinco, Vojevodio Chełm, Vojevodio de Tarnobrzeg, Vojevodio de Zamość kaj ekde 1998 Vojevodio de Biała Podlaska), Ukrainio (Volina provinco) kaj Belorusio (Bresta regiono, ekde 1998). La sidejo ĉe la pola flanko troviĝas en Chełm, ĉe la ukraina flanko en Lucko, ĉe la belorusa flanko en Bresto. Celo estas evoluo de ekonomia kaj scienc-kultura kunlaboro.
Depost polaj reformoj en 1999 oni simpligis la membrecon nur al Bresta regiono, Volina provinco kaj Lublina provinco.
Maje 2000 du ukrainaj rajonoj de la Lviva provinco Sokal kaj Zhovkva iĝis membroj de la regiono.
La areo estas ĉ. 80 000 km², loĝantaro pli ol 5 000 000. Estas tri administraj centroj de la regiono: Lublin, Bresto kaj Lucko.