„ Mi kredas, ke anglaj samideanoj ekmiros, leginte sur la kovrilo de ĉi tiu volumo la noton “el la angla lingvo tradukis E. Ramo.” Mi konfesas sen honto, ke neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de la verko. Ĉu, laŭ ĝenerala opinio, Esperantista recenzisto havas la rajton kritiki la elekton de iu verko por traduko, mi ne scias. Tamen mi supozas, ke neniu anglo pretendus, ke Fabiola estas iel tipa de la angla literaturo. Ŝajnas al mi, ke tradukanto havas la devon, prezenti al la mondo verkojn de la plej alta speco, aŭ almenaŭ bonajn verkojn karakterizajn, el nacia literaturo. Certe, se ni volas realigi la sonĝon pri mondo-literaturo, tion ni devas atenti. Tradukite en multajn lingvojn, la nuna verko havas, oni diras, grandan cirkuladon sur la kontinento. Ĝi estas katolika romano, kun la celo sentigi al la fideluloj vivan impreson de la doloroj de la unuaj kristanaj martiroj. Al mi, ĝi ŝajnas nereala pledo por la martireco: la religio ja devus servi por la vivo, ne por la morto, ĉu ne ? Mi ne povas eĉ gratuli la eldonistojn pri la ilustraĵoj, kelkaj el kiuj estas krudaj. Tamen, lasante flanke la cititajn
konsiderojn, mi konstatas, ke la teksto mem, se ne majstra estas almenaŭ bona. Mi limigos miajn rimarkojn al kelkaj esprimoj. “ Tranĉado” (p. 37) estus pli bone tranĉo ; “ĝenerale” (p. 133) ŝajne devus esti pli ofte, aŭ ordinare ; “ ripetigis” (p. 133), ripetis ; “ŝpari neniun” (p. 224), indulgi neniun. Ĉiam “ne jam” (ekz., p. 270) estas uzita anstataŭ la Zamenhofa “ankoraŭ ne.” Sur p. 385, “pluraj” estas uzita anstataŭ kelkaj, ŝajne sen bona motivo. “Kandidatizo” aperas sur p. 215, kie mi preferus vidi simple kandidato. Ĉe vortoj kiel “'disĉiplo,” “martiro” kaj “kandidato,” ne estas necese, ordinare, montri sekson ; kio per si
mem estas jam sufiĉe klara pro la kunteksto. Ĉio ĉi tio kaj aliaj signoj malpermesas al mi nomi la stilon “majstra,” kaj cetere mankas al la libro tiu delikata gusto ĉe la elekto de vortoj, tiu ĉarme trafa tuŝo de majstro. ” |