Fagreo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fagraea crenulata
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La fagreo[1] (Fagraea) estas genro de plantoj en la familio de la gencianacoj [2]. Ĝi enhavas arbojn, arbedojn, lianojn, kaj epifitojn. Specioj de la genro estas troveblaj en arbaroj, marĉoj, kaj aliaj vivejoj en Azio, Aŭstralio kaj la pacifikaj insuloj, kun la centro de diverseco en Malesio [3].
Multaj fagreaj specioj havas variadon da homa uzado, precipe la ligno kaj la floroj. La floroj vespere malfermas sin kaj ofte estas bonodoraj kaj kiroptere polenigataj. Ili estas tiom okulfrapaj ke ili ludas rolan en la polinezia mitologio. Ili alloge igas la arbojn kiel ornamajn plantaĵojn. Iuj estas uzataj kiel girlandoj. Fagraea auriculata produktas floron de 30 cm larĝan , unu el la plej grandaj floroj de iu ajn planto en la mondo. Multaj specioj, precipe ĉe la malesiaj taksonoj, havas valoran lignon. Tiu ĉi estis uzata por skulpti tiki-ojn (tipajn polineziajn lignoskulptaĵojn). Iuj specioj estis uzataj kiel popolmedicinon, parfumon, kaj aromoterapion. La floroj estas reprezentataj en la tradiciaj artverkoj ĉe diversaj kulturoj [3].
La fruktoj estas nutraĵo por multaj bestoj, inkluzive de kazuaroj, pteropoj ("fluganta vulpo"), kaj Viverridae [3].
La scienca nomo de tiu genro Fagraea estis donita honore al la sveda botanikisto Jonas Theodor Fragraeus (1729-1797).
La esperantigo "fagreo" estas konstruita laŭ la multaj modeloj en PIV (Actaea > akteo[4], Althaea > alteo[5], Dionaea > dioneo[6], Lathraea > latreo[7]...).
En 2004 oni registris ĉirkaŭ 70 da specioj [3]