Fagundes Varela (1841-1875) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Brazila poeto
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-a de aŭgusto 1841 en Rio Claro (Rio-de-Ĵanejrio) | ||||
Morto | 18-a de februaro 1875 en Niterói, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Universitato de San-Paŭlo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Luís Nicolau FAGUNDES VARELA (1841-1875) (* São João Marcos, nuna Rio Claro, Rio-de-Ĵanejro, en la 17-a de aŭgusto 1841 - Niterói, Rio-de-Ĵanejro, en la 18-a de februaro 1875) estis brazila poeto kaj patrono en la Brazila Beletristika Akademio. Romantika poeto kaj nekorektebla bohemio, Fagundes Varella estis unu el la plej grandaj figuroj de la tiama brazila poezio.
Kvankam li enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Juro de San-Paŭlo (1862) kaj la Fakultato pri Juro de Recife, li forlasis la kurson en la kvara jaro. Tio estis la transiĝo inter la dua kaj la tria romantika generacio.
Li diris, reasertante sian ekskluzivan alvokiĝon al la arto, en la poemo "Mimosa"[1], en la buŝo de iu persono: "Mi ne naskiĝis por esti doktoro..."
Li edziĝis kun cirka artistino el Sorocaba, kies nomo estis Alice Guilhermina Luande. La geedziĝo kaŭzis skandalon ĉe lia familio, kaj liaj financaj kondiĉoj malpliboniĝis. Kun ŝi li havis filon, Emiliano, kiu mortis tri-monate. Treege deprimita, Fagundes skribis, rememorante sian mortintan filon, sia plej konatan poemon "Cântico do Calvário"[2] (kiu eble troviĝas en la libro "Cantos e Fantasias"[3]). Lia edzino mortis en 1866, kiam Varela estis vojaĝonta al Recife. Reirante al San-Paŭlo, li enmatrikuliĝis je la dua fojo en la Fakultato pri Juro de la Universitato de San-Paŭlo, en 1867, sed, pli malfrue, li forlasis ĝin plian fojon. Tiam, li reiris al sia naskiĝurbo Rio Claro, kaj tie li vivis ĝis 1870. Li ree edziĝis, ĉi-foje kun sia kuzino Maria Belisária de Brito Lambert, kaj havis kun ŝi du filinojn kaj unu filon.
En 1870, li, kune kun lia patro, translokiĝis al Niterói, kaj tie li vivis ĝis sia morto, en la 8-a de februaro 1875.
Kelkaj el la poemoj de Varela posedas nekutiman temon por la ultra-romantikismo:la Aboliciismon. Pro tio, li estas konsiderata unu el la antaŭuloj de la Kondorismo[4], kune kun Junqueira Freire, alia ultra-romantika poeto, kiu parolis pri la Aboliciismo en kelkaj el siaj poemoj.
En 1878 lia amiko Otaviano Hudson organizis la verkon Cantos Religiosos, kies publikado celis helpi vidvinojn kaj ties filaron.