Fajzabad | |||
---|---|---|---|
urbego urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 224001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 165 228 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 10 314 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 47′ N, 82° 8′ O (mapo)26.78333333333382.133333333333Koordinatoj: 26° 47′ N, 82° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 97 m [+] | ||
Areo | 16,02 km² (1 602 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Faizabad [+] | |||
Fajzabad, hindie फ़ैज़ाबाद, urdue افیض آباد estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto Ajodjo. Fajzabad estis sidejo ĝis 2018.
En 2011 Fajzabad havis 165 228 da loĝantoj kun legopovo 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. Fajzabad atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1960-aj jaroj.
Fajzabad situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 97 m. super la marnivelo. Ajodjo troviĝas nur 7, Gonda (urbo) 41, Sultanpur 57, Basti 63, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 66, Barabanki 96, Rajbareli 107, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 118 (voje 127), Kanpur 188 (voje 213), Agra 409, tutlanda ĉefurbo Delhio 526, Kolkata 785, Mumbajo 1289 kilometrojn (aere) [1].
Fajzabad estis fondita en 1730 kun rango reĝa sidejo. En 1764 fortikaĵo laŭ la rivero estis konstruita. Ekde 1775 la sidejo funkciis plu jam en Laknaŭo, sed restis plu distrikta sidejo ĝis 2018.
Fajzabad zorgas pri distribuo kaj prilaborado de agrikulturaĵoj (sukeroj, tritikoj, oleaj semoj).
En Fajzabad la plej altnivela eduko okazas en du universitatoj.
En Fajzabad la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝis la urdua, krome la loka en:Awadhi language.
La ĉefa religio en Fajzabad estas hinduismo (70%), poste islamo (28%), aliaj (malpli, ol 1%).
Fajzabad estas konektita rekte fervoje al Ajodjo, Sultanpur kaj Barabanki. 4 vojoj kuras al tiu ĉi urbego, krome kelkaj vojoj al la najbara Ajodjo. Fajzabad ne havas ponton, la plej proksima ponto troviĝas en Ajodjo. Ĉe la urbego flughaveno funkcias.
Fajzabad situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 17-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1103 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro.