Fall Blau

Trupoj de la Panzerwaffe dum ties avanco al Stalingrado, en la somero de 1942.

La Blua Operaco (en germana: Fall Blau) estis milita operaco planita kaj plenumita de la germana Wehrmacht en 1942 dum la Dua Mondmilito. La celo de la operaco estis kapti la naftokampojn de Kaŭkazo el la Sovetunio. Kvankam la germanaj fortoj parte atingis siajn celojn, la manko de sufiĉaj fortoj por okupi la etendan teritorion konkeritan devigis ilin retroeniri rapide.

La operaco

[redakti | redakti fonton]

La malfacila tereno kaj la nova kapablo de la sovetoj por nuligi la efikecon de la blitzkrieg (fulmomilito) evitis, ke la germanoj povus konforte setliĝi en la etenda akirita teritorio. La manko de fuelo malhelpis, ke la tankoj alvenu al la naftoputoj de Bakuo, kio kondamnis la Bluan Operacon. En la 9-a de septembro Hitler ekhavis la rektan komandon de la Grupo A kaj malatentigis pri sia iama intereso en Kaŭkazo, atentante nur pri la Batalo de Stalingrado, kion li vidis kiel persona batalo inter Stalin kaj li mem. Dume, 20 divizioj de la fortoj de la Akso luktis por ĉiu metro kiun li konkeris ene de Stalingrado, kaj la bombardado de la Luftwaffe sur la urbo nur kreis kaoson kiun la sovetaj defendantoj profitis por plej bone kaŝi. Fakte, se la avanco de la 6a Armeo al la urbo estis relative facila, la germanaj fortoj restis kun neprotektitaj flankoj, ĉar la rumanaj divizioj pli malbonkvalitaj estis kiuj protektis ilin. Konsciaj pri tio ekde la komenco, la generaloj Zaĉa Melacova kaj Georgij Ĵukov estis lasante sufiĉajn trupojn en la urbo por reteni ĝin, kaj la cetero de la trupoj estis senditaj trans la riveron Volgon, cele al la kapto de germanaj trupoj.

La sukcesa interveno de Hitler kiam malakceptis aprobi la ĝeneralan retirigon el la orienta fronto dum la soveta ofensivo de 1942, kredigis lin, ke li podvas ignori la konsilojn de siaj generaloj. Ordenante, ke la Grupo de Armeoj A avancu al Kaŭkazo sen protekti la flankojn, kreis perfektan situacion por ke liaj homoj estu venkitaj kaj facile forpelitaj tuj poste. La sama eraro permesis, ke la germanaj fortoj en Stalingrado estu kaptitaj. La obsedo de Hitler por kapti Stalingradon okazigis la perdon de la dekomenca celo de la Blua Operaco: nome la kapto de la naftokampoj de Kaŭkazo.

Germanio kaj fakte la tuta Eŭropo are dependis preskaŭ tute de la eksterlandaj importaĵoj de nafto.[1] Kiel klopodo por solvi la malabundon, en Junio de 1942 Germanio entreprenis la kampanjon Fall Blau ("Blua Kazo"), nome ofensivo kontraŭ la naktokampoj de Kaŭkazo.[2] La Ruĝa Armeo lanĉis kontraŭofensivon la 19an de Novembro kaj ĉirkaŭis la fortojn de la Akso, kiu estis kaptitaj en Stalingrado la 23an de Novembro.[3] Göring certigis al Hitler, ke la 6a Armeo povos ricevi provizojn per aviadiloj, sed tio rezultis malebla.[4] La malakcepto de Hitler permesi retiriĝon okazigis la morton de ĉirkaŭ 200 000 soldatoj kaj germanoj kaj rumanoj; de ĉirkaŭ 91 000 homoj kiuj finfine kapitulacis en la urbo la 31an de Januaro 1943, nur 6000 survivintoj povis reveni al Germanio post la milito.[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Mazower 2008, p. 290.
  2. Glantz 1995, pp. 108–110.
  3. Melvin 2010, pp. 282, 285.
  4. Evans 2008, pp. 413, 416–417.
  5. Evans 2008, pp. 419–420.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]