Falsa konscio estas termino, kiu rilatas - precipe en marksisma pensado - al miskongruo inter perceptoj, valoroj, vidpunktoj kaj ideologio de homoj kaj ilia pozicio en la sistemo de socia klaso. Falsa konscio estas esprimita kiam ideologio kontrolas la konscion de subpremita persono aŭ grupo, en maniero kiu pravigas aŭ konservas la subpremon.
Laŭ Karlo Markso, kaj la konscio kaj la vivsperto estas derivitaj de la ĉirkaŭantaj estaĵoj. Kvankam Markso mem verŝajne neniam uzis tiun frazon, kaj ĝi unue aperas en la skribaĵoj de Friedrich Engels, laŭ la marksisma koncepto, la supera klaso havas personajn interesojn kiuj kreas falsan konscion kaj en la malsupera klaso kaj en la proletaro, la t.n. "Opio por la amasoj". Tiu ĉi konscio estas kreita de la interesoj de la supera klaso - la burĝaro - por konservi ĝian statuson en socio.
Markso kredis ke vera konscio estas klasa konscio. La stato de la individuo en la socia strukturo determinas lian konscion, kaj en la strukturo estas du klasoj - supra kaj malsupera. La determino de la konscio estas farita per la produktadrilatoj inter la laboro de la individuo kaj la proprieco de kapitalo. Markso argumentis ke tiu konscio neeviteble ŝanĝiĝus kaj kondukus al ŝanĝo en la socia strukturo. La komunisma revolucio devenos de la laboristoj per ilia konscio kiu devenas de materialismo kaj de la historia konflikto inter la klasoj kiu estas en la bazo de socio.
Ekzemple, vidpunktoj pri la graveco de kultivado de libera merkata ekonomio inter homoj kiuj efektive havas neniun kontrolon nek de produktadrimedoj nek de produktadprocezoj (kiel ekzemple oficisto, metiistoj laborante en ĉenfabriko aŭ konstrulaboristoj) estas vidpunktoj kiuj originas el falsa konscio. Tiuj ĉi opinioj supozeble kontribuas al la daŭra ekspluatado de homoj en ilia klaso kaj estas multe pli konformaj por iliaj laborsuperuloj kaj tiuj kiuj posedas la produktadrimedoj per kiuj ili laboras. Tiele, falsa konscio povas klarigi kial homoj vivantaj en moderna kapitalisma sistemo agas ŝajne kontraŭe al siaj veraj interesoj.
Iuj argumentas, ke la amaskomunikiloj estas mekanismo por krei falsan konscion. En televido, ekzemple, al la spektantaro estas montrita multeco da voĉoj kaj fokuso sur persona rakonto. Sed televido prezentas falsan pluralismon, kaj helpas konservi la interesojn de novliberala kapitalismo. Fokuso al la persona rakonto igas la spektataj programoj esti pli ekscitaj, sed kaj tiu personigo malklarigas, laŭ marksismaj akademiuloj, la klasajn breĉojn kiuj ekzistas en socio. Kiel rezulto, "la spektanto ne ricevas ĝeneralan bildon de socio kaj sia efektiva kaj reala pozicio en ĝi", kaj la problemoj kiuj ekzistas en socio "estas prezentitaj kiel personaj kaj emociaj kaj ne kiel sistemaj kaj ekonomiaj". Oni povas pensi pri falsa konscio kiel pensmaniero kiu igas homojn eviti percepti la veran konduton de la socia, ekonomia kaj politika mondo, kiu estas formita kiel rezulto de la efiko de amaskomunikila ekspozicio al la publiko ĝenerale kaj sur la spektantaro precipe. [1]
La teorio de Markso pri laborrilatoj permesas "kritikan analizon" de la amaskomunikiloj. Ekzemplo de tiu aliro povas esti vidita en la analizo de televidserio nomata "Boss in Disguise" (laborestro en maskarado), kie "la hegemonio regas" kaj oni povas vidi kiel pluralismo de samvaloraj voĉoj-identecoj-opinioj kaj fokuso sur personaj rakontoj. La laboristoj en la spektaklo estas tiuj kiuj laboras nur fizike, kaj kutime estas senkleraj. Laŭ la falsa konscia aliro, la emfazo en la programo estas sur la bezono de diligento kaj laborego - la centraj valoroj pri kiuj Markso parolas kiel servante al la burĝa klaso, kiu posedas kaj kontrolas la produktadrimedojn. Komence de ĉiu ĉapitro la dunganto rakontas kiom grava kaj signifoplena estas la rolo de la simpla dungito, tiel kreas falsan konscion, kaj konservas la ekzistantan situacion.
La kapitalisma ekonomia logiko de la kultura industrio influas la spektantaron, kaj precipe plifortigas la kredon de la publiko je la legitimeco de la ekzistanta socia ordo kaj la rezisto al socia ŝanĝo, sametempe kreante ŝancojn por eskapismo de traktado de tiu socia ordo. Kontraŭ la fono de la eblecoj kiujn novaj amaskomunikiloj donas al la spektantaro partopreni kaj esti pli aktiva en la kreado kaj distribuado de enhavo, oni povas argumenti ke la reta spektantaro ĝuas pli grandan aŭtonomecon. [1]