Fan-subtekstaĵo aŭ fan-subtekstita filmo (angle: funsub — mallongigo de fan-subtitled) estas versio de filmo aŭ televida programo kun subtekstoj neoficiale tradukitaj de fanoj en alian lingvon ol la originala verko.
Tiuj tradukitaj subtekstoj — fan-subtekstoj — estas rigardataj, kiel amatoraj, tamen ili estas vaste uzataj, precipe de spektantoj de animeo kie ili oftas[1]. Estas eĉ tiuj, kiuj preferas ilin anstataŭ oficialaj subtekstoj kaj voĉtradukoj.
La fan-subtekst(aĵ)ojn oni distribuis senpage, kutime per interreto. Distribuo de fan-subtekst(aĵ)oj estas atenco de leĝoj pri kopirajto en plejparto de landoj. Kutime kopirajt-posedantoj ne persekutas distribuantojn de fan-subtekst(aĵ)oj, se ili ĉesas distribuadon post apero de oficiala traduko[2]. Tamen vidado de fan-subtekstaĵoj estas temoj de multaj disputoj.