Fanny Tarnow | ||
---|---|---|
Portreto de 1820/21
| ||
Persona informo | ||
Fanny Tarnow | ||
Naskonomo | Franziska Christiane Johanna Friederike Tarnow | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1779 en Güstrow | |
Morto | 20-an de junio 1862 (82-jaraĝa) en Dessau | |
Lingvoj | germana • angla • franca vd | |
Ŝtataneco | Germana Federacio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Parencoj | Amely Bölte (en) (nevino) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Fanny Tarnow • F. T. vd | |
Okupo | tradukisto redaktisto verkisto taglibristo instruisto vd | |
Aktiva en | Sankt-Peterburgo • Lubeko • Hamburgo • Dresdeno • Weißenfels • Dessau • Q22693247 • Hornstorf vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Franziska Christiane Johanna Friederike TARNOW (naskiĝis la 17-an de decembro 1779 en Güstrow, mortis la 4-an de julio 1862 en Dessau) estis germana verkistino. Ŝi estis porvirina aŭtorino kaj skribis sub la pseŭdonimoj "Fanny Tarnow" kaj "F.T.".
Fanny estis la unua infano de la advokato kaj sekretario de ŝtato David Tarnow, poste grandbienposedanto, kaj lia edzino, Amalie Justine Holstein. Ŝi kreskis en riĉaj cirkloj, sed estis nekapabla piediri post falo elfenestre kiam ŝi estis kvar. Post kiam ŝia patro perdis sian posedaĵon, la familio translokiĝis al Neubukow kaj Fanny iĝis guvernistino, unue ĉe Rügen dum kvar jaroj tiam en Hornstorf-Rohlstorff. En 1805 ŝi komencis eldonadon de sia taglibro anonime kaj faris kontakton kun kulturaj figuroj inkluzive de Johann Friedrich Rochlitz, Julius Eduard Hitzig, Friedrich de la Motte Fouqué, Rosa Maria Assing, Rahel kaj Karl August Varnhagen von Ense. De 1807 ĝis 1812 ŝi estis guvernistino en Wismar kaj Roggenstorf-Rankendorf, tiam ĝis 1815 ŝi iris por la flegado de la malsana patrino reen al Neu-Buckow.
De 1816 ĝis 1818 ŝi vivis kun deinfanaĝa amiko en Sankt-Peterburgo, kie ŝi renkontis Friedrich Maximilian Klinger, August von Kotzebue kaj Jacob Johann Sievers. Tio estis sekvita per provizoraj restadoj en Berlino kaj ĉe la domo de ŝia fratino en Lubeko. Fanny kaj la verkisto Amalie Schoppe ankaŭ gvidis la reedukejon de knabinoj en Hamburgo. En 1820 Fanny translokiĝis al Bad Schandau - dum tiu tempo ŝi amikigis Helmina von Chezy, Elisa von der Recke, Ludwig Tieck, Christoph August Tiedge kaj grafinon Egloffstein. Ŝi tiam provizore perdis sian vidon pro malsano kaj tiel en 1829 ŝi iris al Weißenfels kun sia fratino Betty. Tie komenciĝis ankaŭ la amikeco kun Louise von François kiu restis ĝis la morto en 1862. La verkistino von François trovis en la literaturaj rondoj de Tarnow distron kaj inspiron. Zorgoplenaj amikoj tiam elektis kelkajn el ŝiaj skribaĵoj kaj publikigis ilin laŭ abonbazo; tiamaniere ili enspezis 5000 talerojn por ŝi. Post tio ŝi plejparte laboris tradukante en la germanan verkojn skribitajn en la angla kaj en la franca lingvoj. Ekde 1841 ŝi vivis en Dessau.