Fariba Adelkhah | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1959 (65-jaraĝa) en Teherano |
Lingvoj | franca • angla • persa |
Loĝloko | Francio |
Ŝtataneco | Francio (2008–) Irano ![]() |
Alma mater | Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj - Doktoro (–1990) Marc Bloch University (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Roland Marchal (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | antropologo scienca esploristo tradukisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.sciencespo.fr/ceri/fr/cerispire-user/7123/537 |
Fariba Adelkhah aŭ en persa: فریبا عادلخواه (naskita la 25-an de aprilo 1959 en Teherano) estas franc-irana civitanino, kiu laboras kiel antropologo kaj esplordirektorino (fr: directeur de recherche) en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, arestita en Irano en junio 2019, akuzita je spionado.
Naskiĝinta la 25-an de aprilo 1959 en Teherano, ŝi venis fari siajn universitatajn studojn en Francio en 1977[1], unue al la Universitato de Strasburgo II, poste al la Lernejo de Altaj Studoj en sociaj sciencoj[2]. En 1990, ŝi defendis sian disertacion titolitan Une approche anthropologique de l'Iran post-révolutionnaire. Le cas des femmes islamiques (Antropologia alproksimiĝo de la postrevolucia Irano. La kazo de la islamaj virinoj) sub la gvido de Jean-Pierre Digard[3].
Ekde 2004, ŝi estas direktoro pri esplorado de la Centro de Internaciaj Esploroj (Centre de recherches internationales - CERI) de la nacia fondumo de politikaj sciencoj (Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo). Ŝi estas la aŭtoro de multnombraj publikaĵoj pri Irano kaj Afganio[4] kaj membrino de la scienca konsilio de la revuo Iranian Studies kaj de la Revue des mondes musulmans et de la Méditerranée (Revuo de la islamaj mondoj kaj de Mediteraneo)[5].
Krom sia akademia agado, Fariba Adelkhah tradukis en la persan poemojn de francaj mistikuloj je la fino de la Mezepoko kaj de la Renesanco[1].
La 14an de julio 2019, la perslingva amaskomunikilaro bazita eksterlande anoncis ke ŝi estis arestita en Irano[4]. Tiu aresto konfirmiĝis ekde la 16-an de julio 2019[6]. La irana retejo Gozaar por la defendo de la homaj rajtoj asertas ke la Gardistoj de la revolucio, la irana ideologia polico, enketis pri ŝi kaj ke ŝi estas tenata en la malliberejo de Evin[4]. Ŝi estus suspektita de spionado, ideo kiun ŝiaj kolegoj de la CERI konsideras absurda[7]. La 24-an de decembro 2019, por protesti kontraŭ sia enkarcerigo, ŝi komencis malsatostrikon[8]. La 7-an de januaro 2020, ŝia advokato anoncis la rezignon de la akuzoj pro "spionado" kaj "malobservo de la publika ordo". La sciencistino tamen daŭre restis kondamnita pro du aliaj motivoj: "propagando kontraŭ la sistemo" kaj "komploto kontraŭ la nacia sekureco"[9].
Roland Marshall estas franca esploristo kaj partnero de Fariba Adelkhah. Li estis arestita de la Pasdarano, la ideologia polico de Irano, en junio 2019 dum vojaĝo al Irano por renkontiĝi kun Adelkhah. Li estis liberigita en marto 2020 dum prizona interŝanĝo inter Irano kaj Francio.
La 16-an de majo 2020, Fariba Adelkhah estis kondamnita al 5 anstataŭ 6 jaroj de malliberejo[10][11] kaj akuzitaj pro "konspiro agi kontraŭ la nacia sekureco" kaj pro "propagando kontraŭ la reĝimo"[12].
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la persa artikolo فریبا عادلخواه, listo de aŭtoroj kaj de la franca artikolo Fariba Adelkhah, listo de aŭtoroj.