Fausto Bertinotti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fausto Bertinotti | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1940 (84-jaraĝa) en Milano | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Partio | Partio Demokratia de Maldekstro (1991–1993) Itala Komunista Partio (1972–1991) Italian Socialist Party of Proletarian Unity (en) (1964–1972) Partio Socialista Itala (1960–1964) Partio de la Komunisma Refondiĝo vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto sindikatisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo • Sesto San Giovanni • Novaro • Torino vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fausto BERTINOTTI estas itala politikisto, kiu estis la prezidanto de la Partito della Rifondazione Comunista (Partio de la Komunisma Refundiĝo) ĝis la jaro 2006, kiam li fariĝis la prezidanto de la itala parlamento.
Bertinotti naskiĝis en Milano la 22-an de marto 1940, kaj lia patro estis fervojisto. Kiel junulo li enskribiĝis en la Socialisma Partio kaj en la komunisma sindikato CGIL. En 1972 lia faksio de la Socialisma Partio aldoniĝis al la Itala Komunisma Partio. En 1985 li eniris la Nacia estraro de la CGIL. En 1991, kiam la Komunisma Partio ŝanĝis ĝia nomo al "Demokrata Partio de la Maldekstro (PDS)" kaj forlasis la komunisman ideologion, Bertinotti kontraŭis la movon. En 1993 li forlasis la partio kaj eniris Rifondazione Comunista, pli maldekstra partio kiu restis fidela al komunismo. En 1994 li fariĝis la nacia estro de la partio, kaj en tiu rolo li fariĝis konata politikisto. En 1996 lia partio estis parto de la maldekstra koalicio, gvidata de la PDS, kiu gajnis la elektojn. Tamen en 1998 Bertinotti decidas forlasi la registaron por protesti kontraŭ ĝia tro dekstra politiko. Parto de lia partio kontraŭis la movon kaj kreis nova partio, nomata la "Partio de la Italaj Komunistoj". En 2005, Rifondazione Comunista denove partoprenis en la elektojn kiel parto de pli granda maldekstra koalicio kiu gajnis. Bertinotti fariĝis la prezidanto de la parlamento, forlasante la prezidanteco de la komunisma partio.