Faxaflói | ||
---|---|---|
Vido al Faxaflói el Rejkjaviko | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Termaso | Islando | |
Geografia situo | 64° 28′ N, 22° 54′ U (mapo)64.466666666667-22.9Koordinatoj: 64° 28′ N, 22° 54′ U (mapo) | |
Larĝo | ĉ. 90 km | |
Bordolongo | 60 km | |
Averaĝa akvoprofundo | 36 m | |
Faxaflói estas golfo de Atlantiko ĉe la okcidenta bordo de Islando, inter la duoninsuloj Snæfellsnes kaj Reykjanesskagi.
Larĝo de la golfo estas ĉirkaŭ 90 km, longo estas 60 km. Profundo de la plejparto de la golfo estas 35—37 m, la fundo estas sabla[1].
Sur la sud-orienta bordo de la golfo situas Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando. Sur la orienta bordo situas grava fiŝkapta haveno Akranes.