Faultarbaro estas arbaro kiu kreskas sur geologia faŭlto. Ĝi estas daŭre malseka kaj partatempe ankaŭ inundata kaj marĉa. Ĝi diferenciĝas de regule inundata apudrivera arbaro, kiu estas karakterizita de rivero kun forta akvonivela dinamiko.
La termino faŭltarbarao estas laŭ la pejzaĝekologio relative malvasta. „Vera“ faŭltarbaro estas karakterizita laŭ jenaj ecoj:
Faŭltalnaro pli ofte kreskas sur marĉaj grundoj, kiuj havas pli da nutraĵoj, en ebenaj ĝis submontaraj regionoj. Ĝi nomiĝas laŭ la dominanta arbo nigra alno (Alnus glutinosa). Tipe estas arboj ,kiuj havas stilzaj radikoj.La alno povas kreski pli bone ĉe tro malsekaj grundoj kaj alternantaj akvoniveloj ol aliaj arbospecioj. La subkreskaĵoj estas ekzemple oblonga karekso, Carex elongata aŭ pinta karekso, Carex acutiformis). La malgranda lemno (Lemna minor) flosas en la akvejoj. Krome ie kreskas dolĉamara solano (Solanum dulcamara) kaj marĉa kalao (Calla palustris). Jenaj altaj staŭdoj kreskas tie kiel la tre venena akvocikuto (Cicuta virosa), kanaba eŭpatorio (Eupatorium cannabinum), eŭropa likopo (Lycopus europaeus), ordinara lisimaĥio (Lysimachia vulgaris), salika litrumo (Lythrum salicaria), langa ranunkolo (Ranunculus lingua) kaj riverrumekso (Rumex hydrolapathum).
Betulaj faŭltarbaroj kreskas rande de nutraĵmalriĉaj acidaj torfejoj kaj distrofiaj akvejoj. La herba tavolo konsistas el sfagnoj (Sphagnum), kaj (Vakcinio), blua ceruleo (Molinia caerulea) aŭ agla pteridio (Pteridium aquilinum).