Faŭsto, parto 1

Faust. Eine Tragödie.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1808
Ĝenro dramo • tragedio
vdr
Faŭsto, parto 1
Faŭsto, parto 1
Faŭsto, parto 1
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1923
Eldoninto SAT
Paĝoj 153
vdr

Faŭsto I estas drama poemo de Johann Wolfgang von Goethe, el la germana tradukis Norberto Bartelmes, eldonis SAT, 1923, 153 p.

Citaĵo
 Faŭsto, imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la majstroverko de Goethe. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiom malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, p. ISZ.

Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.

Rigardu Faŭsto. Konciza komentario al Faŭsto, 1-a parto

Citaĵo
 KIAM la traduko de la grandioza libro “Faust” estis anoncita, ĉiu esperantisto amanto de bona literaturo aklamis ĝian aperon kun entuziasmo kaj ĝojo. La granda Faust-ideo, pri kiu Goethe laboris pli ol kvindek jarojn, apelas al ĉiu pensanta homo, ĉar per ĝi estas montrita du potence kontraŭaj elementoj en la homa estaĵo, kiuj rezultas en la morala evoluo de la homo. Ĝi estas ideo, en kiu Goethe enkorpigis ĉiujn siajn filozofiajn teoriojn de sia serĉema menso. Estas apenaŭ necese detali la ecojn de tiu valorplena verko. Ĝi estis jam tradukita en preskaŭ ĉiun gravan vivantan lingvon, Nun ĝi kuŝas malferma antaŭ ni ankaŭ en nia lingvo esperanto kaj je la dispono de la tutmonda legantaro.

La tradukinto havis neordinare malfacilan taskon en sia laboro. Al ĉiu leganto, kiu konas la originalon, estas tute klare, ke li oferis multe da beleco kaj klareco al la ritmo kaj rimado. En la pure poeziaj partoj li ŝajnis esti multe pli feliĉa ol en la mistike filozofiaj; FAUST (sola), p. 22 —

Kiel al cerb' esper' ne ĉia mankas,
Sin kiu kroĉas nur al sengustaĵoj,
Avide fosas pro riĉaĵoj,
Kaj se lwnbrikojn trovas, ĝoje dankas !

estas iom nebula je la unua ekvido, kaj restas eĉ pli malkontentiga post la legado de la originala teksto :

Wie nur dem Kopf nicht alle Hoffnung schwindet,
Der immerfort an schalem Zeuge klebt,
Mit gier’ger Hand nach Schatzen grabt,
Und froh ist, wenn er Regnwirmer findet.

Oni trovos multajn tiajn ekzemplojn tra la libro. Alia neperfektajo estas ke la tradukinto ofte lokigas la adjektivon tro distance de la substantivo. Tio konfuzas la leganton kaj portempe mallumigas la sencon de la frazoj: p. 21 :—

Jes, viaj paroladoj, tiel pompaj,
En kiuj vi absurdojn krispas homajn,
Aŭtuna kiel vent' sengustas trompaj,
Blovanta sekfoliojn senaromajn !

Denove sur paĝo 27 —

Min kial fortaj, delikataj,
Ĉe l'polvo serĉas sonoj viaj ?
Ĉe homoj ĉielsonu vi kompataj.

Zamenhof en siaj poeziaj tradukoj ĉiam evitis tion tre zorge. Ĉe traduko de ĉia grava kaj profunda enhavo verko estas certe preferinde eĉ ellasi kelkajn rimojn por konservi la akuratecon kaj klarecon de la originalo. Ankoraŭ unu ekzemplo; paĝo 27 —

Lin la fidelaj
Metis en tombon ni,
Kriston, ba ! celaj,
For estas li.

Ĉi tie li uzas la vorton “celaj” por konservi la ritmon kaj la rimon, tute malkonforma al la originalo kaj-sence tre malklara. Citi la multajn perfekte tradukitajn belegajn poeziaĵojn de la verko, en kiuj la talento de la tradukinto evidentiĝas, forprenus tro multe da spaco. La leganto mem facile trovos ilin. Sonas preskaŭ inspirigaj la komencaj strofoj de la prologo per la potencaj kaj gravedaj vortoj de la Ĉefanĝeloj ; paĝo 11, RAFAELO :—

La suno laŭ kutimo sonas
En fratosfera vetkantado,
Kaj vojon, kiun ĝi bonkonas, Plenumas ĝi kun tondrirado.
Aspekto ĝia forton donas, Neesplorebla, al anĝeloj ;
La mirkreaĵoj alte tronas,
De l'tag' unua superbelaj.

La sola difekto en la cititaj linioj estas la asonanco uzita anstataŭ pura rimo de ‘angeloj’—‘superbelaj.’ Oni trovos kelkajn tiajn tra la libro. Alia juvelo estas ; paĝo 31, FAUST :— </poem> Riveroj kaj fontoj elglaciiĝis Per rigard” printempa viviga, miela ; En val' esper' verdiĝas hela ; Maljuna vintro, ĝi retiriĝis, Laca, al montareg' sendegela, k.t.p. </poem> La tradukinto uzas neoficialajn vortojn; li faras bone aldonante klarigojn per specialaj notoj. La vortoj: faco, kredenci eble restos nekomprenataj de la ĝenerala leganto. Konsiderante tamen la gigantan taskon por traduki tian verkon, oni sentas, ke tia laboro nur povas esti efektivigita de neordinara kaj persistema cerbo.

Montri tiun ĉi verkon en ĝia plena beleco kaj profundeco kapablus nur tradukinto geniula kaj granda kiel Goethe mem, La Esperantistaro ŝuldas multe al la kuraĝoplena tradukinto pro sia entrepreno tiurilate kaj devas lin gratuli pro lia grandioza kaj malfacila laboro. La Esperantisto kiu ne havas la povon legi la originalon, certe kompensiĝos per la esperanta traduko egale bone kiel per alia nacilingva. Ĉiu nepre devas havi tiun verkon inter la libroj de sia plej bona literaturo. 
—  CLARA APPLEBAUM. La Brita Esperantisto - Numero 225, Decembro (1923)
Citaĵo
 "...imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.) 
Citaĵo
 Krom Sinjoro Tadeo, mi sukcesis legi ĉiuj la plej elstarajn poemtradukojn en Esperanton. Apud la zamenhofaj tradukklasikaĵoj, viciĝis en mia legado La tragedio de l' homo, Eterna bukedo, Infero, Johano la Brava, age de Kalocsay; Eŭgeno Onegin, age de Nekrasov ; k. t. p. al tiuj aldonigis la frando de nia poezia literaturo per la verkoj de Baghy, Kalocsay, Hohlov, Kurzens, Mihalski kaj aliaj, kie troviĝas la propra spirita vivo de nia literatura popolo esperantista. Kaj jen, danke al la postmilita ak­tiveco de SAT, mi povis finfine legi Fausto I, en la traduko de N. Barthelmess, eldonita de Siegfried Ziegler.

Bildo de Goethe, papero, preso kaj bindo estas plaĉaj, eĉ luksaj, inda kontribuo al la 200a datreveno de la naskiĝo de tiugeniulo. La prezo, tamen, ŝajnas al mi troa por la SAT-anaro kaj por la belliteraturemaj ceteruloj. Estus eminenta frenezo, ke mi intenciis ion diri pri la signifo kaj enhavo de tiuverko, tiel amplekse jam pritraktitaj de mondfamaj) fakuloj. krome, la samdate kaj —loke aldonita komentaĵo de M. Butin superfluigas tiun prion en senpretanda esperantista recenzo. Sed jen io pri la traduko. Kiel supre dirite, mi havas iom da kutimo koncerne legon de poezia esperanto-literaturo. Tamen, neniam antaŭe, ĉe verko de eminenta esperantisto — kaj nia Bartelmess estas ja tia! —, mi trabatis al mi tiel malfacilan vojon dum la ĝisfina ellego, Mi ne povas gustumi la germanan originalon, kaj sekve mi ne povas kompari; sed gustumi la esperantan tradukon, ce [tiel] la unua enego, ankaŭ mi ne plenpovas. — Por mi malfermiĝis la grandiozo de Infero, kaj de ties kalocsaja traduko, jam ĉe la dua plenlego (poste mi ĝin tusegis ankoraŭ trian fojon). Nu, mi ne scias, ĉu mi ellegos, du pliajn fojojn, la Faŭsto-tradukon de Barthelmess: tiel dura ĝi estas. Kial tiu dureco, tiu malfacilo por la legado? Ŝajnas al mi, ke tio ŝuldigas unue al la manko de elvokiveco, al la ŝparo de neologismoj — tia traduko nepre postulas ilin abunde! —, kaj due sed ne malĉefe al la oftaj inversioj. Ja bone kaptis kaj sprite ironizis tiun inversiadon Kalocsay en sia Rimportretoj, kiam li diris :

Barthelmess — la Faŭst-tradukanto,
ĵonglata per ludadas vorto.
Kun da admir’ en koro kvanto
Legadis kiu per votforto
Faritan Pafiston en retorto :
Ĝin malforgesos en konstanto.

Krome, la manko de piedpaĝaj antaŭkantas aŭ enkondukaj klarigoj kontribuas al la sekeco kaj nealireblo de la poemo. Por homoj de aliaj kulturoj, ekzemple por arabaj, ĉinaj, hindaj, ja panaj kam araboj, probable tiu traduko ŝajnas rebusaĵo : tiel penega, tiel ege malfacila estas ĝia legado! -Sed, ĉu tio signifas fornei valoron al la granda laboro de k-do Barthelmess? Neniel. Mi sincere kredas, ke k-do B. ne plensukcesis belliteraturo finkonstrui sian arttraduk an laboron. Mi ne konas lian unuaeldonan tradukon ; sed, laŭ la antaŭparolo, kompare al ĝi tiu ĉi dua eldono estas pozitiva paŝo an taŭen. Inter aliaj valoroj, tiu traduko posedas tiun de la tradukentrepreno mem. Specialan gratulon nia kamarado meritas ankaŭ, pro tio, ke li atakis tian titanan laboron, kaj per sia jam a sukceso montris, ke ĝi estas atakebla por—per nia lingvo. Espereble la tria eldono, kun rea prilaboro surbaze de la duma poezia pliriĉiĝo de nia lingvo, fariĝos em inenta klasikaĵo de nia tradukliteraturo, ĉar, ja, multaj, multaj pecoj de la nuna formo estas nepre antologiindaj, vere unuarangaj rekreaĵoj,

atestantaj ĉe ja tradukinto grandan amon, vervan lingvolerton, poezifakan kompetenton kaj plej seriozan okupiĝon pri nia belliteraturo. 
— J. REGULO PEREZ, Boletín n015 (mar 1950)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]