Federacia laborjura tribunalo de Germanujo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
suverena kortumo federacia tribunalo de Germanio labora tribunalo ![]() | |||||
Komenco | aprilo 1954 vd | ||||
Geografia situo | 50° 58′ 39″ N, 11° 0′ 51″ O (mapo)50.9774211.01427Koordinatoj: 50° 58′ 39″ N, 11° 0′ 51″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Erfurto | ||||
Adreso | Hugo-Preuß-Platz 1, 99084 Erfurt | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Federacia laborjura tribunalo (germane Bundesarbeitsgerichtshof - BAG) estas tutgermane responsa kortumo kun sidejo en Erfurto. Tiu ĉi kortumo estas sur la pinto de la laborjura jurisdikcio en Germanujo (Germanio). Administras kaj inspekte kontrolas la BAG-on la ministerio pri laboro kaj socialaj aferoj en akordigo kun la mInistro pri justico, kvazaŭ simile al la reguligo koncerne la Federacian tribunalon pri socialaj aferoj (Bundessozialgericht) en Kaselo.
Nur post la Dua mondmilito la laborjura jurisdikcio separitis disde la ĝenerala [1]. La en 1949 ekvalidiĝinta Germana konstitucio en la artikolo 96 (hodiaŭ: art. 95) projekte igis la laborjuraĵojn memstara branĉo de la jura sistemo kun propra kortumo. La 1-an de oktobro 1953 realigitis la leĝo per la instalo de tia kortumo, kiu ekfunkciis en aprilo 1954 en Kaselo.
Post la Turniĝo la sendependa Federacia komisiono (Föderalismuskommission) decidis en majo de 1992 transloki la kortumon en Turingion; en la 1993-a jaro oni voĉdonis por Erfurto kiel sidejo. Ek de 1999 finiĝis la translokiĝo kaj la kortumo estis inaŭgurita ĉe ekstera fortikaĵa remparo de la citadelo Petersberg en moderna kaj arkitekture elstara konstruaĵo.
Laborjura jurisdikcio ĉefe okupiĝas pri kvereloj inter dungantoj kaj dungitoj, sed fojfoje ankaŭ pri tiuj inter dungitoj mem. Ekster tio tiaj kortumoj tiras al si kvereletojn sekvantajn el kolektivaj laborkontraktoj kaj pretas prijuĝi agadojn jure neklarajn dum strikoj.
De la komenco, la ideo separi la tuton de civila jurisdikcio estis plirapidigo de decidoj kaj ŝparo de mono, en la intereso de la dungitoj (kiuj plejfoje estas la akuzantoj). Per arbitracioj tamen nenio estu juĝita, krome kazoj koncerne salajrojn, se la du kontraŭuloj antaŭe estis konsentintaj pri arbitraciado.