La federacia vojo 15 - germaneBundesstraße 15 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas ĉ. 380 kilometrojn tra la federacia lando Bavario. La plej okcidenta punkto estas la komunumo Leupoldsgrün proksime de la urbo Hof (Saale) kaj la plej orienta la komunumo Raubling en la valo de la rivero Inn ĉe la limo al Aŭstrio. Gravaj urboj survojaj estas Tirschenreuth, Regensburg (Ratisbono), Landshut kaj Rosenheim. En du partoj la vojo estas anstataŭata per la germana aŭtovojo A93, la duan fojon ĝi kiel "A93" transiras al la germana aŭtovojo A3.