La federacia vojo 27 - germane Bundesstraße 27 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 673 kilometrojn tra la federaciaj landoj Saksio-Anhalto, Malsupra Saksio, Hesio, Bavario kaj Baden-Virtembergo. La plej norda punkto estas la komunumo Blankenburg en la mezalta montaro Harco kaj la plej suda la komunumo Lottstetten ĉe la limo al Svislando. Gravaj urboj survojaj estas Braunlage, la Esperanto-urbo Herzberg, Göttingen, Eschwege, Bebra, Fulda (kie situas la kongresejo Esperanto), Karlstadt, Würzburg, Tauberbischofsheim, Bad Friedrichshall, Heilbronn, Ludwigsburg, Stutgarto, Tubingeno, Rottweil kaj Bad Dürrheim. Sude de Göttingen la vojo je proksimume 16 kilometroj vojas paralele al la pli larĝaj aŭtovojoj A7 kaj poste A38, sed ne estas anstataŭata per ili, sed poste inter Würzburg kaj Tauberbischofsheim ĝi efektive estas anstataŭata per la aŭtovojoj A3 kaj A81. En la informkesta mapo dekstre la vojo inter Würzburg kaj Tauberbischofsheim estas markita blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|