Feignies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay | ||
INSEE kodo | 59225 [+] | ||
Poŝtkodo | 59750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 727 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 358 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo)50.3022222222223.9180555555556Koordinatoj: 50° 18′ N, 3° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 130 m - 161 m | ||
Areo | 18,8 km² (1 880 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Feignies [+] | |||
Feignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2022 en la komunumo vivis 6 727 loĝantoj sur areo de 18,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 358 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries.
Feignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La urbeto Feignies apartenas al la proksima kunurbaro de Maubeuge. Ĝi etendiĝas sur 18,8 km². Ĝi situas ĉe la nacia vojo RN49, inter Valenciennes kaj Jeumont. El la komunumo fontas la rivereto Flamenne.
La fortikaĵo Leveau estis konstruita enkadre de konstruprogramo de 1874, kiu planis la starigon de ses similaj fortikaĵoj ĉirkaŭ Maubeuge por protekti la urbon kontraŭ bombardadoj. La fortikaĵo troviĝas 3250 metrojn nordokcidente de la centra placo de Feignies, kaj entute etendiĝas sur 8 hektaroj. Asocio cele al la konservado kaj renovigo de la fortikaĵo estis kreita en 1993.
Feignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.