Felipe Pedrell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1841 en Tortosa |
Morto | 19-an de aŭgusto 1922 (81-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Parencoj | Carlos Pedrell (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto muzikologo muzikkritikisto ![]() |
Verkoj | La Celestina Els Pirineus L'ultimo Abenzerraggio |
Felip Pedrell Sabaté (Tortosa, 19-a de februaro de 1841 - Barcelono, 19-a de aŭgusto de 1922) estis komponisto kaj muzikisto hispana.
Liaj unuaj kontaktoj kun muziko estis kiel infana kantisto ĉe la katedralo de Tortosa. 15-jaraĝa li jam komponis "Stabat Mater" trivoĉan.
En 1863 Pedrell iris al Barcelono por studi muzikon, sed tuj veturis al Romo (1876) kaj al Parizo (1877) laŭ stipendio por ampleksigi muzikajn konojn. En 1894 li translokiĝis al Madrido kie en 1915 iĝis profesoro de la Konservatorio.
Danke al veturoj al Italio kaj Francio, Pedrell estis la unua modernista muzikisto kataluna kiu kontaktis kun la eksterlanda muziko. Tio gravis por difini liajn futurajn tendencojn muzikajn kiel komponisto de muziko kaj klera kaj popola. Li estis unu de la enkondukistoj en Katalunio kaj en la reto de Hispanio de la muziko de Richard Wagner.
Lia enorma prestiĝo permesis lin iĝi majstro de muzikistoj kiaj Enrique Granados, Manuel de Falla, Robert Gerhard, Isaac Albéniz, Lluís Millet kaj aliaj.
Pedrell estis ankaŭ fondintoj de lernejoj de muzikologio kaj en Katalunio kaj en la resto de Hispanio.
Li estis aktiva komponisto, ĉe multaj muzikaj stiloj. Tiele, krom operoj, li komponis ankaŭ grandan kvanton de lirikaj verkoj, simfoniaj poemoj kaj religia muziko aŭ ĉambromuziko.
Li estis la unua hispana muzikisto kiu dediĉis sin al studo de la tradicia aŭ folklora muziko hispana (Etnomuzikologio). Danke al tio la hispanaj komponistoj ekinkludis temojn, ritmojn kaj melodiojn proprajn de tiu tradicio, kreante la naciismon muzikan hispanan. Inter tiaj disĉiploj menciindas Isaac Albéniz, Enrique Granados, Pedro Blanco, Joaquín Turina kaj Manuel de Falla.