Felix Würtz

Felix Würtz
(1514-1574)
"La kirurgio praktika de Felix Wurtzius", verko eldonita en 1689.
"La kirurgio praktika de Felix Wurtzius", verko eldonita en 1689.
Persona informo
Naskiĝo 1514
en Bazelo, Svisio
Morto 1574
en Bazelo, Svisio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Rudolf Würtz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
kirurgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felix Wurtz estis svisa kuracisto kaj kirurgo, kiu vivis kaj praktikis Medicinon en Zuriko kaj Strasburgo. Li estis filo de kirurgo kaj lernis la arton pri kuracado en Nurenbergo kaj praktikis ĝin en sia naskiĝurbo, Bazelo. Tie ĉi li enamikiĝis kun Paracelso kaj Conrad Gesner kaj estis de ili influita. Li ankaŭ estis sekvanto kaj imitanto de la Medicino de Ambroise Paré.

Bandaĝita bebo estas liverita al flegistino, 1549, unua paĝo de la verko "Regiment der jungen Kinder" fare de Bartholomaeus Metlinger (1440-1492)

En Bazelo, li kombinis sian praktikan scion pri kirurgio (Würtz havis neniun akademian edukon sed laboris kiel kirurgo dum jardekoj) per siatempa medicina instruo. Lia verko estis nomita unu el la plej originalaj kontribuoj al la medicina literaturo de la 16-a jarcento. Lia frato Rudolf aldonis la "Kinderbüchlein" ("Libro pri pediatrio") al la materialo en 1612. La "Kinderbüchlein" estas konsiderata pionira verko pri pediatria kirurgio. En ĝi, Würtz donas detalan klarigon pri la bandaĝigado de infanoj kaj pribubas rilate al la ekstremaj formoj de tiu praktiko.

Li registris en sia verko, ĉiujn siajn spertojn, akiritajn en ĉiuj landoj, nome Francio, Nederlando kaj Padovo (Italio) kiel frukto de 37 jaroj de aktiveco. La libro estas nekompleta, tio estas, nur la unua parto estis publikigita en Bazelo, en 1563. Antaŭ ol fini la duan parton, la morto lin prenis. Tamen, sennombraj eldonoj estis publikigitaj: en 1576 ĝi estis reviziita fare de sia pli juna filo Adolf Würtz. La lasta eldono (1596) estis dediĉita al la imperiestro Rudolfo la 2-a. La sekva eldono, estis dediĉita al margrafo Johann Georg, Elektisto de Brandenburgo (1525-1598), kompletigita de Rudolf Würtz, frato de la aŭtoro, kaj presita de Sebastian Henric Petri (1508-1579), en Bazelo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Paulus Bagellardus (1415-1494) itala kuracisto kaj profesoro de filozofio en la Universitato de Padovo
  • Bartholomäus Metlinger (1440-1492) germana kuracisto
  • Paracelso (1493-1541)
  • Conrad Gesner (1516-1565) svisa kuracisto kaj natursciencisto
  • Laurent d'Houry (1644-1725)
  • Heinrich Haeser (1811-1885) germana kuracisto kaj historiisto pri la medicino
  • Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884)
  • August Hirsch (1817-1894) germana kuracisto kaj historiisto pri medicino
  • Hermann Frölich (1827-1888) germana litografo
  • Theodor Billroth (1829-1894) germana kuracisto kaj profesoro pri Kirurgio
  • Johann Hermann Baas (1838-1909) germana kuracisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]