Felsőkelecsény [felŝOkeleĉEnj] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok. Felső signifas supra.
Felsőkelecsény situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Rudabánya troviĝas 4, Kazincbarcika 15, Miskolc 30 km-ojn.
En 1880 incendio okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.