Felsőlajos (felŝOlajoŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét. La nomo signifas supra-Ludoviko.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Lajosmizse-Kecskemét apud Lajosmizse.
Dum la historio la loko apartenis al Lajosmizse. La vilaĝo memstariĝis kaj iĝis municipo en 1986.