Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Fenetila alkoholo aŭ C8H10O estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la aromataj alkoholoj kun 8 karbonatomoj. Fenetila alkoholo estas senkolora likvaĵo kun agrabla odoro, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Fenetila alkoholo estas iom solvebla en akvo, kaj tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo, acetono kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Fenetila alkoholo reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.