Feng Menglong | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1574 en Suĝoŭo | |
Morto | 1-an de januaro 1645 (71-jaraĝa) en Pekino | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Ĉinio Dinastio Ming ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto historiisto kolektisto de fabeloj ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Romano de Orienta Ĝoŭ vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Feng Menglong (1574–1646), kortegaj nomoj Youlong (猶龍), Gongyu (公魚), Ziyou (子猶), aŭ Eryou (耳猶),[1] estis ĉina historiisto, novelisto, kaj poeto de la fino de la Ming Dinastio. Li naskiĝis en la kantono Ĉangĵuo (長洲縣, ne Ĉangĝoŭo), nune parto de Suĝoŭo, en Ĝjangsuo.[2]
Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al la literaturo de tiu dinastio.[3] Li elstarigas la verkiston Feng Menglong, kiu kolektis rakontojn de la antaŭaj dinastioj kaj el tiu inspiro li verkis pli ol 70 proprajn novelojn; li eldonis tri novelarojn nome "Parabola novelaro", "Averta novelaro" kaj "Admona novelaro", kiuj rikoltas entute pli ol 120 verkojn: Temoj estis amo de junuloj, metiistoj, komercistoj ktp., kontraste al tiraneco de superuloj. Famaj estas ""Olevendisto kaj belulino", "Perfidita prostituitino Du Shiniang kaj ŝia trezorujo".[4]