Ferenc Sbüll | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de julio 1825 en Turnišće | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1864 (39-jaraĝa) | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto katolika sacerdoto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ferenc Sbüll [ŝbul], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sbüll Ferenc, slovene Fran Žbul, en slovena dialekto Ferànc Šbül estis hungaria slovena katolika pastro, slovena poeto.
Ferenc Sbüll[1] naskiĝis la 26-an de julio 1825 en Turnisa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Turnišče en Slovenio), li mortis la 12-an de aprilo 1864 (laŭ alia informo la mortomonato estas aŭgusto) en Dolinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolenci en Slovenio).
Ferenc Sbüll lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Kőszeg, Szombathely, fine en Pázmáneum (1844-1848). En Vieno li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Li estis pastro en Muraszombat (1848-1854), Vízlendva (1854-1858), poste ĝismorte en Dolinc. Li verkis kaj profanan kaj religian poeziojn en dialekta slovena lingvo. Sbüll verkis religiajn artikolojn por la hungara gazeto Religio.