Fernand Pelloutier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1867 en Parizo |
Morto | 13-an de marto 1901 (33-jaraĝa) en Sèvres |
Tombo | Sèvres |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Léonce Adrien Saint-Ange Pelloutier (en) |
Frat(in)o | Maurice Pelloutier (en) |
Okupo | |
Okupo | sindikatisto |
Fernand-Léonce-Émile Pelloutier (naskiĝis la 1-an de oktobro 1867 en Parizo, mortis la 13-an de marto 1901 en Sèvres) estis franca anarkiisto (anarkisindikatisma).
Li estis la estro de laborista konsilantaro Bourses du Travail, grava franca sindikata organizo, el 1895 ĝis sia morto en 1901. Li estis sukcedita de Yvetot. En 1902, la Bourses du Travail eniris en la Confédération Générale du Travail.
La teorioj de Pelloutier estis escepte gravaj por la movado de Revolucia Sindikatismo en Italio kiu aperis ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, kaj li estis fonto de grava influo tiukadre por Georges Sorel.