Fernando Colomo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Colomo Gómez |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1946 (78-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro scenaristo aktoro arkitekto filmreĝisoro filma scenaristo |
Fernando COLOMO Gómez (Madrido, 2an de februaro 1946) estas hispana kinreĝisoro, aktoro, scenaristo, produktoro kaj arkitekto.
Li studis arkitekturon, ĉar li estis sufiĉe aĝa por studi en Kinlernejo. Dume li studis dekoracion kaj faris kurtojn. Li finis la karieron de Arkitekturo en 1972- Lia kurto Pomporrutas Imperiales (1976) ricevis la premioon de Círculo de Escritores Cinematográficos (CEC) kaj la duan premion en la Festivalo de Kurtoj de Huesca. En 1977 li formis kun arkitektoj La Salamandra P.C. kaj faris sian unuan filmon, kun Carmen Maura kiel ĉefprotagonisto, nome Tigres de Papel (Paperaj tigroj), kiu, prezentita en la Donostia Internacia Filmfestivalo, estis konsiderata de kritikistoj kiel granda nova filmaĵo. Tiu estis filmita per rekta sono kaj nekonataj geaktoroj, kaj ricevis diversajn premiojn. Sekvajare li faris, ankaŭ kun Carmen Maura kiel protagonisto, ¿Qué hace una chica como tú en un sitio como este?, kiu faris lin la patro de la tiam nomita Nueva comedia madrileña kaj helpis la sukceson de la grupo Burning, kiu kantis samnoman kanton, ĉe la Madrida Movida.
En 1980 li produktoris Opera Prima, debuto de Fernando Trueba, plej biletvenda hispana filmo de la jaro, kaj internacie sukcesa ekzemple en festivaloj de Venecio kaj Ĉikago. Samjare li reĝisoris La mano negra (La nigra mano), elektita en la festivaloj de Montrealo kaj Los-Anĝeleso kaj ricevis la unuan premion en MystFest de Cattolica (Italio). En 1983, kun teamo de 5 personoj kaj manuskripto de 6 paĝoj, filmis per 16 mm en la urbo Novjorko La línea del cielo (Ĉiellinio), nome membiografia filmo kun Antonio Resines (alter ego de la propra Colomo), kiu estis elektita por la London Film Festival kaj por la festivalo New Directors/New Films de Novjorko.
Sekva tasko estis El caballero del dragón (1985), internacia kunproduktaĵo kun Harvey Keitel, Klaus Kinski, Fernando Rey kaj Miguel Bosé, pri la historio de eksterterano kiu aperas en la Mezepoko, kiu estis komerca malsukceso, ĉar ĝia alta enspezado ne ekvilibris la altan buĝeton elspezitan. Poste ĝi iĝis kultofilmo, special en Usono. La rekuperafo alvenis per La vida alegre, komedio kun Verónica Forqué (Goja-premio al plej bona aktorino), Antonio Resines, Massiel, Ana Obregón kaj Miguel Rellán, kiu ja sukcesis.
Fine de la 1980-aj jaroj Bajarse al moro, kinversio de la samnoma teatraĵo de José Luis Alonso de Santos. Tiu filmo kun eksterordinara geaktoraro (Verónica Forqué, Antonio Banderas, Juan Echanove, Aitana Sánchez-Gijón, Chus Lampreave kaj Miguel Rellán), iĝis la filmo plej biletvenda de tiu jaro kaj estas referenco de la hispana kino de la 1980-aj jaroj.
En la 1990-aj jaroj li filmis inter aliaj Alegre ma non troppo (1994) kun Penélope Cruz kaj Pere Ponce, kiu ricevis la premion al plej bona filmo en la Internacia Kinfestivalo de Parizo, El efecto mariposa (1995), filmita en Londono kun Coque Malla, María Barranco kaj Rosa María Sardá kaj Los años bárbaros (1997) bazita en fuĝo de Nicolás Sánchez-Albornoz kaj Manuel Lamana de la pun-koncentrejo de Valle de los Caídos, kun Ernesto Alterio kaj Jordi Mollá.
Jam en la 21-a jarcento li filmis Al sur de Granada (2002), biografia filmo pri la vivo de la hispanisto Gerald Brenan kaj lia juneco en Alpujarras, kiu ricevis diversajn honorojn, kaj El próximo oriente (2006) pri kolonio de bangladeŝanoj en la madrida kvartalo Lavapiés.