Fernando de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1433 en Almeirim | ||||
Morto | 18-an de novembro 1470 (37-jaraĝa) en Setubal | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Aviso vd | ||||
Patro | Eduardo la 1-a de Portugalio vd | ||||
Patrino | Eleonoro el Aragono vd | ||||
Gefratoj | Alfonso la 5-a, Eleonora de Portugalio kaj Aragono, Johanino de Portugalio kaj Katerino de Portugalio vd | ||||
Edz(in)o | Infanta Beatrice, Duchess of Viseu (en) (1452 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Emanuelo la 1-a, Diogo I, Duke of Viseu (en) , Infante John, Duke of Viseu (en) , Leonor de Viseu, Isabella of Viseu (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fernando de Portugalio (Almeirim, 17a de novembro 1433 - Setúbal, 18a de septembro 1470), estis infanto de Portugalio, duko de Viseu, duko de Beja kaj konestablo de Portugalio.
Li naskiĝis en Almeirim kiel filo de Eduardo la 1-a kaj de la infantino Leonor de Aragono kaj pli juna frato de la posta reĝo Alfonso la 5-a. Post la morto de sia patro en 1438 por certigi la sukcdon, pro minoritato de la nova reĝo Alfonso kaj pro la minaco de pesto,[1] ankaŭ li ricevis ĵuradon kiel heredonto en Tomar.[2] Kvankam fakte li nenianm reĝiĝis, ja estis teoria reĝo kaj ricevis la traktadon korespondan al tiu titolo, sed fakte li ne faris parton de la agado kaj decidoj propraj de la registaro de la monarkio, ĉar ja lia frato Alfonso estis la legitimita monarko.
En 1457 li ricevis la titolon de Duko de Beja el sia frato Alfonso, kaj en 1460, mortinta lia onklo la infanto Henriko la Navigisto, nome Unua duko de Viseu, li ricevis ankaŭ tiun titolon kaj aliajn.